close
Saltu al enhavo

Dani Alves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dani Alves
BERJAYA
Persona informo
Naskonomo Daniel
Naskiĝo 6-an de majo 1983 (1983-05-06) (43-jaraĝa)
en Juazeiro
Lingvoj hispana portugala brazilportugala angla
Ŝtataneco Brazilo
Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://www.danialves.com/
BERJAYA
BERJAYA
vdr
BERJAYA
Dani Alves antaŭ matĉo de FC Barcelona en 2011

Daniel Alves da Silva, kutime nomata nur Dani Alves (prononco ˈdɐ̃ni ˈawvis), estas brazila futbalisto kiu ludis kiel dekstra malantaŭo en la Brazila nacia teamo. Li estas la plej pimpa ludanto en piedpilka historio, kun 46 titoloj en sia altranga kariero.[1]

Li naskiĝis la  6-an de majo 1983 en Joazeiro, susbŝtato Bahio, do nun estas 43-jara. Ekde la jaro 2008 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo FC Barcelona - antaŭe li ses jarojn kiel futbalisto laboris por la klubo Sevilla FC. Krome Dani Alves ekde la jaro 2006 estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo. Matĉe li en la nacia teamo rekoneblas per la numero "2".

La 20-an de januaro 2023, estis raportite ke Alves estis arestita kaj alportita antaŭ juĝisto sur suspekto de seksperforto kaj seksa atenco. Sekvante la akuzojn, lia teamo decidis ĉesigi lian kontrakton kun la klubo.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ya solo le queda el Mundial: Alves ganó su 47º título y el penúltimo que le faltaba (hispane). Arkivita el la originalo je 8-a de februaro 2022. Alirita 8-a de februaro 2022 .
  2. "La mujer que acusa a Dani Alves afirma que este la abofeteó y violó en el baño de la discoteca", ĵurnalo 'El Periódico de Catalunya', la 20-an de januaro 2023. (hispane)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]