Tongo

Tongo estas Polinezia regno, en Pacifiko, oriente de Fiĝioj, kiu konsistas el 177 insuloj (39 loĝataj), dividitaj en tri ĉefajn arkipelagojn. Antaŭe nomata la Amikaj insuloj (Friendly Islands, vidu la ĉapitron etimologio), Tongo nuntempe estas sendependa reĝlando en la brita Komunumo de Nacioj.
Kun centro je 20° de suda latitudo kaj 179° de okcidenta longitudo, Tongo havas subtropikan, varman kaj humidan klimaton; la precipitaĵo atingas 2 000 mm ĉiujare. La insuloj Tongo havas amplekson de 747 km² kaj la ĉefurbo estas Nukualofo en la insulo Tongatapu.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas la opinio de arkeologiistoj, ke la unuaj setlantoj venis al Tongo el la insuloj Santa Cruz dum popolmigrado komenciĝanta ĉirkaŭ 3000 a.K. el Sudorienta Azio tra Mikronezio. En Tongo la ĝis nun plej malnovaj trovaĵoj de tiu Lapita kulturo estis malkovritaj en formo de karakterizaj keramikaĵoj, datitaj je 800 ĝis 750 a.K. La homoj de tiu kulturo vivis, navigis, komercis, kaj militis inter la insuloj de la nuntempaj Samoo, Fiĝioj, kaj Tongo dum mil jaroj, antaŭ ol plua migrado komenciĝis, al Markizoj kaj Tahitio kaj sekve al aliaj insuloj de suda Pacifiko. Sur tiu bazo antropologiistoj nomas tiun regionon la lulilo de polinezia kulturo.
En la 12-a jarcento tonganoj kaj ilia ĉefulo, la Tu'i Tonga, estis konataj en tuta Pacifiko de Niue ĝis Tikopia. Kelkaj historiistoj parolas pri "tonga imperio", sed la tiama situacio estas pli bone priskribita kiel reto de marnavigantoj, ĉefuloj kaj aventurantoj. En la 15-a jarcento kaj sekve en la 17-a jarcento tribaj malpacoj pli kaj pli multe okazis inter la ĉefuloj. Je tiu tempo venis la unuaj kontaktoj kun eŭropanoj: en 1616 la nederlandaj esploristoj Willem Schouten kaj Jacob Le Maire, kiuj renkontis tonganon proksime al Niuatoputapu; en 1643 Abel Tasman, kiu komercis iomete kun la tonganoj; kaj en 1773-1777 tri vizitoj de James Cook. La unuaj kristanaj misiistoj alvenis ĉirkaŭ 1800.
La tribaj malpacoj finiĝis per la unuigo de Tongo de 1799 ĝis 1852 sub Siaosi Taufa'ahau TUPOU (post baptismo George TUPOU la 1-a). De lia edzino devenas nova reĝa linio Tu'i Kanakopulu. En 1875, per helpo de misiistino Shirley BAKER, Tongo fariĝis konstitucia monarkio.
La 18-an de majo 1900 per traktato de amikeco Tongo fariĝis protektorato de Britio. Ĝi sendependiĝis la 4-an de junio 1970.
Meze de januaro 2022 okazis la erupcio de submara vulkano Hunga Tonga, kaj post kelkaj tagoj oni konfirmis la preskaŭ malaperon de la insulo kaj damaĝojn kaj rezultojn en diversaj landoj de la Pacifiko kaj ĉefe en la propra lando.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]En multaj polineziaj lingvoj, inkluzive de la tonga, la vorto tonga (tonga: [ˈtoŋa]), devenas de fakatonga, kiu signifas "suden", kaj la insularo estas tiel nomita ĉar ĝi estas la plej suda grupo inter la insularoj de okcidenta Polinezio. La vorto tonga estas parenca al la havaja vorto kona signifanta "ŝirmflanke", do la flanko ŝirmita de la vento, kiu estas la origino de la nomo por la distrikto Kona en Havajo.
Tongo fariĝis konata en la Okcidento kiel la "Amikecaj insuloj" aŭ "Amikaj insuloj" pro la agrabla akcepto donita al kapitano James Cook dum lia unua vizito en 1773. Li alvenis dum la ĉiujara festivalo ʻinasi, kiu centriĝas ĉirkaŭ la donaco de la Unuaj Fruktoj al la Tuʻi Tonga (la monarko de la insuloj), do li ricevis inviton al la festadoj. Ironie, laŭ la verkisto William Mariner, la politikaj gvidantoj efektive volis mortigi Cook dum la kunveno, sed ne plenumis tion ĉar ili ne povis konsenti pri agadplano por plenumi la planon.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Faŭno kaj flaŭro
[redakti | redakti fonton]
Politiko
[redakti | redakti fonton]Ekstera politiko
[redakti | redakti fonton]Tongo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- la paĝon pri la Tuitonga imperio
| ||||||||
| ||||||||||||




