close
Saltu al enhavo

Vermonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Vermont.
BERJAYA
Vermonto
Ŝtato
BERJAYA
BERJAYA
BERJAYA
FlagoBlazono
subŝtato de Usono [+]

LandoUsono

Supermara alteco305 m [+]
ĈefurboMontpelier
- koordinatoj44° N, 73° U (mapo)44-72.7Koordinatoj: 44° N, 73° U (mapo) [+]
Plej alta punktoMount Mansfield [+]
Plej malalta punktoChamplain [+]
Akvokolektejo24 923 km² (2 492 300 ha) [+]
Areo24 923 km² (2 492 300 ha) [+]

Loĝantaro643 077 [+] (1-a de aprilo 2020)
Denseco25,8 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroPhil Scott
(ekde 6-a de januaro 2017)

Horzonoorienta horzono de Nordameriko, Ameriko/Nov-Jorko [+]
ISO 3166-2US-VT

Vermonto (Tero)
Vermonto (Tero)

Vermonto (Vermonto)
Vermonto (Vermonto)
DEC
BERJAYA

Map
Vermonto

BERJAYAVikimedia Komunejo:  Vermont [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr
BERJAYA
la 14 distriktoj de Vermonto.

Vermonto (angle Vermont) estas unu el la 50 subŝtatoj de Usono, havante proksimume 630.000 homojn kaj 24.900 km² da areo. Tutprecize, Laŭ la censo de aprilo 2020 en Vermonto vivis 643 077 loĝantoj sur areo de 24 923 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 26 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Nov-Hampŝiro, Masaĉuseco, Nov-Jorkio en Usono kaj kun Kebekio en Kanado. Ĝi apartenas al la regionego Nov-Anglio en la nordoriento de la lando, inter Nov-Jorkio kaj Nov-Hampŝiro, kaj inter Masaĉuseco kaj la kanada provinco Kebekio. Ĝi estas la dua malplej multhoma usona ŝtato kaj aere la ses malplej granda ŝtato.

Vermonto signifas "Verda Monto" (aŭ Vert Mont en la franca.) Ĝi havas tre belan pejzaĝon kun multaj montaroj kaj arbaroj. Turismo estas grava industrio de Vermonto.

La franca esploristo Samuel de Champlain vizitis lagon Champlain en la jaro 1609 kaj pretendis la landon por la reĝo de Francio. En 1690 nederlanda kaj brita grupo setliĝis en okcidenta-centra Vermonto. En ĉi tiu regiono okazis la milito inter la francoj kaj la britoj (1754-1763) kaj la milito inter la britoj kaj la usonanoj (1775-1777). Vermonto fariĝis la 14-a ŝtato de la usona unuiĝo je la 4-a de marto 1791. Du usonaj prezidentoj, Chester A. Arthur kaj Calvin Coolidge, naskiĝis en Vermonto.

La ĉefurbo de Vermonto estas Montpelier (8 000 loĝantoj). Aliaj urboj estas Bennington, Brattleboro, Burlington (la laŭ nombro de loĝantoj plej granda urbo de la subŝtato), Rutland, kaj Barre. La plejmulto da vermontanoj loĝas en la kamparo.