Richard Stallman
Aspekto
Richard STALLMAN [RIĉard STALman/STOLman] mallonge rms (naskiĝis la 16-an de marto 1953) estas usona programisto kaj aktivulo por liberaj programoj.
Li fondis la projekton GNU, la Free Software Foundation kaj la League for Programming Freedom. Li estas la kreinto de la tekstredaktilo Emacs, la kompililo GCC, kaj li origine verkis la permesilon GNU GPL. Li emfazas la etikan aspekton de libereco de programoj.
La filozofio, kiu subtenas la Vikipedion, fluas el liaj ideoj pri la libereco de informo kaj intelekta verko.
Politike li draste kontraŭas al George W. Bush, al la iraka milito de 2003 kaj al la leĝo USA PATRIOT Act.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La TTT-ejo de la projekto GNU Arkivigite je 2011-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Filozofio de la Projekto GNU Arkivigite je 2012-04-17 per la retarkivo Wayback Machine
- La persona retejo de Riĉard Stolman
- La anonco pri la fondo de la projekto GNU
en la konferenco Vikimanio 2005
| ||||||||||||


