Martiniko

| Martiniko | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Martinique | |||||
| |||||
| Ŝtato | |||||
| Departementoj | Martinique (972) | ||||
| Akvejo | Karibio | ||||
| Koordinatoj | 14° 39′ N, 61° 1′ U (mapo)14.65-61.015Koordinatoj: 14° 39′ N, 61° 1′ U (mapo) | ||||
| Prefektejo | Fort-de-France | ||||
| Plej alta punkto | Monto Pelée [+] | ||||
| Akvokolektejo | 1 128 km² (112 800 ha) [+] | ||||
| Areo | 1 128 km² (112 800 ha) | ||||
| Loĝantaro | 385 551 (2013) | ||||
| Denseco | 341,8 loĝ./km² | ||||
| prefekto | Fabrice Rigoulet-Roze | ||||
| prezidanto | Claude Lise | ||||
| Horzono | UTC-04:00 | ||||
| ISO-kodo | MQ, FR-972 | ||||
|
|||||
![]() |
|||||
| Martiniko | |||||
| Retpaĝaro: www.martinique.pref.gouv.fr | |||||
Martiniko (france Martinique [martinik]) estas transmara departemento kaj dependa teritorio de Francio en la Kariba Maro, estas organizita kiel departemento de Francio kaj plene apartenas al la Eŭropa Unio.
La departemento havas entute 34 komunumojn.
- Landkodo: MQ, FR-972
- Nacia nomo: Département d'Outre-Mer de la Martinique
- Departementa numero: 972
- Politika statuso: transmara departemento de Francio
- Areo: 1 128 km2
- Loĝantaro: 385 551
- Adm. centro: Fort-de-France
- Lingvoj: franca kaj Martinika kreola lingvo
- Valuto: Eŭro
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Monda kultura heredajo de Unesko
[redakti | redakti fonton]La 15-an de septembro 2021, UNESKO enskribis la tutan insulon al la internacia reto biosferaj rezervejoj sub la nomo "réserve de biosphère de Martinique"[1].
La 16-an de septembro 2023 la monto Senŝeligita (fr: montagne Pelée), la "Pitons du nord" (ili estas 13 kun tiuj de la Carbet), la "Morna Jacob" kaj la Monto Conil estas enskribitaj en la liston de monda heredaĵo de la Unesko[2].
Muziko
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj muzikoj de Martinique estas la biguine, la kreola mazurko aŭ mazouk, la kreola valso, la kvadrilo aŭ alta-alto, la chouval-bwa, la bèlè, la kadans, la zouk kaj la Shatta.
La ĉefaj muzikoj de Martinique estas la biguine, la kreola mazurko aŭ mazouk, la kreola valso, la kvadrilo aŭ alta-alto, la chouval-bwa, la bèlè, la kadans, la zouk kaj la Shatta.[3]
Jocelyne Béroard, membro de la grupo Kassav' estas internacie konata. Pli loke, figuroj kiel Eugène Mona (kantisto kaj flutisto), Kali aŭ ankoraŭ Malavoi sciis akceli la riĉecon de la kreola lingvo. Kiel virino Edith Lefel sciis gajni oran lokon ĉe la publiko kun titoloj kiel La Sirène (La Sireno). Marijosé Alie kunlaboris kun Malavoi antaŭ ol fariĝi ĵurnalisto.
La kantistoj de la juna generacio kiel Kalash estas konata por liaj famaj kantoj ĉe la junularo.
E.Sy Kennenga (regeo kaj dance hall) estas fama pro la pacismaj mesaĝoj kaj mildecco de liaj tekstoj. Paille (regeo, dance hall, hiphopo, zouk) rekonebla al lia bakoua (ĉapelo de tradicia pajlo), aliras pli senteme tekstojn. Aliaj junaj talentaj artistoj estasMéryl, Tiitof, 10a-Man, Maurane Voyer, Maureen, Stacy aŭ ankoraŭ Charlotte Adigéry, belga kantistino de martinika-gvadelupa deveno.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.martinique.org paĝoj de Martiniko
- http://www.martinique.pref.gouv.fr Arkivigite je 2001-03-31 per la retarkivo Wayback Machine paĝoj de la insula prefektejo
- http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/mb.html Arkivigite je 2002-02-02 per la retarkivo Wayback Machine informoj anglalingvaj
- http://www.cr-martinique.fr/index.php Arkivigite je 2009-11-24 per la retarkivo Wayback Machine paĝoj de la regiona konsilio de la insulo
- mapo de Martiniko
- Ĝia situo en la geografia regiono
- Point Marin
- Satelita foto de Martiniko
- ↑ (fr) Martinique Biosphere Reserve, UNESCO, la 10-an de junio 2022. Alirite la 22-an de aŭgusto 2022.
- ↑ (fr) Pitons du nord, forêts et montagne Pelée de Martinique sont désormais inscrits au patrimoine mondial de l'UNESCO, francetvinfo, la 16-an de septembro 2023
- ↑ Félix Marthe Ozier-Lafontaine : plaidoyer pour la mazurka, franceantilles, 12 avril 2019









