close
Saltu al enhavo

Libro de Ijob

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ספר איוב
BERJAYA
literatura verko libro de la Biblio
Aŭtoroj
Lingvoj
LingvoBiblia hebrea lingvo
Eldonado
Ĝenroprisaĝa libro
Loko de rakontoLando Uc
BERJAYA
vdr
BERJAYA
Vitralo pri la libro de Ijob en la Kapelo de Universitato Princeton

La Libro de Ijob (hebree אִיּוֹב) estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio.

Hebrea biblio
BERJAYA
Judisma portalo
BERJAYA
vdr
BERJAYA

Ĝi traktas la historion de Ijob, la provoj de ties kredo fare de Satano, la teologiaj diskutoj de Ijob kun siaj amikoj pri la origino kaj naturo de lia sufero, lia defio je Dio, kaj fine la respondo de la Dio de la Abrahamaj religioj. La verkaĵo sekve estas teologia provo kaj helpilo kompreni la ekziston de malbono kaj sufero en mondo en kiu ja ekzistu ĉiupova dio.

En la kristanaj biblioj la verkaĵo estas envicigita post la 2-a libro de la Makabeoj.

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Biblio (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la tri "poetaj libroj".