close
Saltu al enhavo

Franclingvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
Franclingvio
BERJAYA
lingva zono
etnolingva grupo
popolo
lingva komunumo Redakti la valoron en Wikidata
Landoj Francio Svislando Belgio Monako Luksemburgo Italio Gernezejo Ĵerzejo Gabono Kameruno Gvineo Ebur-Bordo Komoroj Demokratia Respubliko Kongo Respubliko Kongo Ĝibutio Sejŝeloj Senegalo Ĉado Togolando Niĝero Burkino Burundo Benino Madagaskaro Malio Maŭricio Ruando Centr-Afrika Respubliko Ekvatora Gvineo Maŭritanio Alĝerio Tunizio Maroko Kanado Usono Haitio Vanuatuo Libano Sankt-Marteno Vjetnamio Laoso Kamboĝo Franca Gujano Gvadelupo Martiniko Reunio Nov-Kaledonio Saint-Barthélemy Sankta-Piero kaj Mikelono vd
Lingvoj

franca lingvovd

BERJAYA
BERJAYA
vdr
BERJAYA
La flago de Franclingvio
BERJAYA
Franclingvio
Legendo :
  •  Malhelblua: gepatra lingvo
  •  Blua: administra lingvo
  •  Helblua: kultura lingvo
  •  Verda: franclingvaj minoritatoj
  • Franclingvio estas la nomo de la aro da landoj kaj regionoj de la mondo, kie la franca lingvo estas parolata. Tiu grupo entenas landojn, kie la franca lingvo estas uzata ĉu kiel oficiala lingvo, ĉu kiel gepatra lingvo de almenaŭ parto de la loĝantaro, ĉu de nur edukita parto de la loĝantaro.

    Ekzistas Internacia Organizaĵo de la Franclingvio, kies rolo estas pli politika ol kultura: temas pri landoj, kie franca lingvo estas uzata kaj kiuj iel rilatas al Francio.

    La vorton "Francophonie" (Franclingvio) ekuzadis franclingvanoj post la Dua Mondmilito, kiam ili ekkonsciis, ke la angla lingvo okupas unuan vicon inter la lingvoj de la mondo kaj ke la franca fakte estas minacata en ĉiuj terenoj, kiujn ĝi antaŭe okupis. Fakte tiu fenomeno komenciĝis fine de la 19-a jarcento, plejlaste la franca lingvo restis kiel "lingvo de diplomatio" por ĉiuj internaciaj intertraktadoj, ĝis 1903, kiam kiel unuafoje disputo inter Usono kaj Meksiko estis fintajlorita en la angla lingvo.

    Disvastiga politiko

    [redakti | redakti fonton]

    "Francophonie", en proksima interkonsiliĝo kun Francio kaj la 850 000 francaj instruistoj en la mondo, taksas la postulojn kaj etendas la instruadon al novaj publikoj.

    Francaj mezlernejoj ('Lycées français") kaj akredititaj lernejoj eksterlande grave kontribuas al la disvastigo de la franca. Unika reto de pli ol 500 lernejoj kiuj situas en 135 landoj, bonvenigas pli ol 350 000 francajn kaj eksterlandajn studentojn.

    TV5 Monde ankaŭ subtenas francajn instruistojn per sia programo "Apprendre et enseigner avec TV5 Monde" (Lernado kaj instruado per TV5 Monde)[1].

    Membroj de la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio

    [redakti | redakti fonton]
    BERJAYA Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Internacia Organizaĵo de la Franclingvio.

    La oficiala listo de de membroŝtatoj troveblas sur la (franclingva) retejo de la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio Arkivigite je 2009-04-16 per la retarkivo Wayback Machine. Jen superrigarda listo laŭ kontinentoj:

    BERJAYA Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Afrika franca.

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]

    Vidu ankaŭ

    [redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]