close
Saltu al enhavo

Charles Richet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Richet
Nobel-premiito BERJAYA
BERJAYA
Persona informo
Charles Richet
Naskonomo Charles Robert Richet
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1850 (1850-08-26)
en Parizo
Morto 4-an de decembro 1935 (1935-12-04) (85-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca Esperanto vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Parizo Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Charles Richet
Familio
Patro Alfred Richet (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Charles Richet (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Charles Epheyre vd
Okupo kuracisto imunologo scienca esploristo dramaturgo fiziologo psikologo esperantisto verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo medicino fiziologio alergiologio anafilaksio homa fiziologio psikologio Esperanto eŭgeniko parapsikologio kreiva kaj profesia verkado prozo dramo vd
Doktoreca konsilisto Charles Philippe Robin vd
Verkado
Verkoj Q105946778 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr
BERJAYA
Une Langue Auxiliaire Internationale, 1920.

Charles Robert RICHET [riŝe] (naskiĝis la 26-a de aŭgusto 1850 en Parizo, mortis la 4-a de decembro 1935 en Parizo) estis franca sciencisto, kiu ricevis la Nobel-premion pri medicino en la jaro 1913 pro lia priskribo de anafilaksio.

Profesoro ĉe la Fakultato de la Medicino, ano de la Scienca Akademio. Li publikigis sennombrajn verkojn pri medicino kaj ankaŭ poeziaĵojn, dramojn, romanojn. Li estis pioniro de la aviado, apostolo de la pacifismo, ktp. Li ankaŭ multe esploris la metapsikiajn fenomenojn kaj verkis traktaton pri la temo. Tiun ĉi branĉon de la scienco li nomis metapsikio (hodiaŭa parapsikologio).

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Tia grandanima sciencisto estis destinita kompreni la Esperantan movadon. En ĉiu okazo li montris sian simpation, farante paroladojn, skribante artikolojn, ktp[1]. Du el liaj verkoj: Paco kaj Milito kaj la tragedio: Sokrato estas tradukitaj Esperanten. Li ankaŭ verkis franclingve artikolon Une Langue Auxiliaire Internationale: L'Esperanto (t.e. Internacia Helplingvo: Esperanto), 1920.

En 1929, li fariĝis ano de Internacia Honora Komitato de Internacia Esperanto-Muzeo[2]

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Paco kaj Milito, trad. Henri Vallienne, eld.de la societo Pacifisto, 1907(?)
  • Une Langue auxiliaire internationale. L'Esperanto avec note annexe sur le mouvement espérantiste avant la guerre et depuis 1914, par M. le général Sebert, membre de l' institut. Parizo, 1920, 32 paĝoj, 27,5 X 22 cm.
Citaĵo
 Teksto de la brila parolado farita la 13an de Marto 1920 de S-ro Charles Richet en la Société d'Encouragement pour l'Industrie Nationale, 44 rue de Rennes, Paris 
 Belga Esperantisto n073-074 (mar-apr 1921)
  • Sokrato. Kvarakta tragedio. Trad. Jean Couteaux, eld. la tradukinto, Paris, 1914?
Citaĵo
 Belege tradukita verko. Stilo flua kaj pura. Tre facile komprenebla vojkonstruo . Ni vere devas bedaŭri, ke la esperantistaro ne havis la plezuron ĝui reprezentadon de tiu bela teatraĵo dum la 10-a Universala Kongreso de Esperanto, en kies programo tiu reprezentado sin trovis. 
 Belga Esperantisto n085-086 (mar-apr 1922)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (fr) Plasseraud, Emmanuel. «Chapitre V. L’espéranto visuel». L’art des foules, Presses universitaires du Septentrion, 2011, https://doi.org/10.4000/books.septentrion.46091.
  2. Aŭstria Esperantisto n.60 (dec 1929)
BERJAYA Trovu « Charles Richet » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»