Avito
| Marcus Maecilius Flavius Eparchius Avitus (385-456) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Dum Avito estis ĉe la kortego de Teodoriko, venis novaĵoj pri la morto de Petronio Maksimo (31-a de majo) kaj pri la rabado de Romo fare de la vandaloj de Genseriko. | |||||
| Persona informo | |||||
| Marcus Flavius Maecilius Eparchius Avitus | |||||
| Naskiĝo | 385 en Arvernis, Gaŭlio, Romia Imperio | ||||
| Morto | 17-a de oktobro 456 en Arvernis, Gaŭlio, Romia Imperio | ||||
| Mortis pro | hommortigo | ||||
| Tombo | Brioude | ||||
| Religio | katolika eklezio vd | ||||
| Lingvoj | latina vd | ||||
| Ŝtataneco | Roma regno | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Agricola (en) | ||||
| Gefratoj | Eparchia Avita (fr) | ||||
| Infanoj | Papianilla (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto • katolika sacerdoto • episkopo | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Avito aŭ Marcus Maecilius Flavius Eparchius Avitus estis romia imperiestro de la Okcidenta Imperio de la 9-a julio 455 ĝis la 17-a de oktobro 456. Li estis senatano de gaŭla deveno kaj altranga oficiro kaj en la civila kaj milita administrado, kaj ankaŭ episkopo de Piaĉenco.
Li kontraŭstaris la redukton de la Okcidenta Romia Imperio al nur Italio, kaj politike kaj el administra vidpunkto. Pro tio, kiel imperiestro li enkondukis plurajn gaŭlajn senatanojn en la imperian administradon. Ĉi tiun politiko tamen estis kontestita de la senatana aristokrataro kaj la popolo de Romo, kiu suferis pro la prirabado de la urbo fare de la vandaloj en 455.
Avito havis bonan rilaton kun la visigotoj, precipe kun ilia reĝo Teodoriko la 2-a, kiu estis lia amiko kaj kiu aklamis Aviton imperiestro. La ebleco de forta kaj utila alianco inter la visigotoj kaj romianoj tamen fordisiĝis kiam Teodoriko invadis Hispanion laŭ peto de Avito, kio malebligis lin helpi Aviton kontraŭ la ribelaj romiaj generaloj, kiuj detronigis lin.
Originoj kaj frua kariero
[redakti | redakti fonton]



Avito naskiĝis en Clermont, en urbo nun ene de la moderna Francio, en familio de la gaŭla-romia nobelaro. Lia patro estis eble Julio Agrikola (365-421), romia konsulo en 421.
Avito havis du filojn, Agrikola (440-510) kaj Ekdicio Avito (420-475) (poste patricio kaj "magister militum" sub imperiestro Julio Nepo) kaj filinon Papianila (432-474). Ŝi edziniĝis al Sidonio Apolinaro, kies leteroj kaj panegiroj restas grava fonto pri la vivo kaj tempoj de Avito.
Avito sekvis studfakon tipan por junulo de sia rango, inkluzive de juro. Antaŭ 421 li estis sendita al la potenca patricio Flavio Konstancio (mallongdaŭra imperiestro en 421) por peti impostredukton por sia propra lando. Ĉi tiu diplomata misio estis bonsukcesa. Lia parenco Teodoro estis tenita kiel ostaĝo ĉe la kortego de la reĝo de la visigotoj, Teodoriko la 1-a. En 425–426, Avito iris kaj renkontis lin kaj la reĝon, kiu permesis al Avito eniri sian propran kortegon. Tie, ĉirkaŭ 439, Avito renkontis la filon de Teodoriko, Teodoriko la 2-a, kiu poste fariĝis reĝo. Avito inspiris la junan Teodorikon studi latinajn poetojn.
Li tiam komencis militistan karieron servante sub la "magister militum" Aecio en lia kampanjo en la Alpoj kontraŭ la Jutungoj kaj la Norikoj (430–431) kaj kontraŭ la Burgundoj (436). En 437, post li estis levita al la rango de "vir illustris", li revenis al Avernia, kie li plenumis altan oficon, probable "magister militum" per Gallias ("armeestro de Gaŭlio"). En la sama jaro, li venkis grupon de hunaj rabatakantoj proksime de Clermont kaj devigis Teodorikon ĉesigi la sieĝon de Narbono. En 439, li fariĝis pretora prefekto de Gaŭlio kaj renovigis la amikecan traktaton kun la visigotoj.
Antaŭ la somero de 440, li retiriĝis al privata vivo ĉe sia propraĵo, Avitacum, proksime de Clermont. Tie li vivis ĝis 451, kiam la hunoj, gvidataj de Atilo, invadis la Okcidentan Romian Imperion; Avito persvadis Teodorikon pri alianco kun Romo, kaj la kombinitaj fortoj de Teodoriko kaj Aecio venkis Atilon en la Batalo de Châlons. Teodoriko mortis en la batalo.
Ascendo al la trono
[redakti | redakti fonton]Petronio Maksimo, kiu akiris la tronon ĉe la morto de Valentiniano la 3-a, revokis Aviton el lia privata vivo kaj sendis lin por peti subtenon al la visigotoj, sed, ĉe la morto de Maksimo, ili aklamis Aviton imperiestro.
En la malfrua printempo de 455, Avito estis revokita al la servo fare de imperiestro Petronio Maksimo kaj estis levita al la rango de "magister militum", probable praesentalis.[1] Petronio Maksimo sendis Aviton en ambasado al la kortego de Teodoriko la 2-a, kiu sukcedis sian patron, en Tuluzo. Ĉi tiu ambasado probable konfirmis la novan reĝon kaj lian popolon kiel federatoj de la Imperio kaj petis ilian subtenon por la nova imperiestro.
Dum Avito estis ĉe la kortego de Teodoriko, venis novaĵoj pri la morto de Petronio Maksimo (31-a de majo) kaj pri la rabado de Romo fare de la vandaloj de Genseriko. Teodoriko aklamis Aviton imperiestro en Tuluzo. La 9-an de julio, la nova imperiestro estis aklamita de la gaŭlaj ĉefoj kunvenintaj en Viernum, proksime de Arelato, kaj poste, ĉirkaŭ la 5-a de aŭgusto, antaŭ ol Avito atingi Romon, li ricevis la rekonon de la Romia Senato.
Avito restis en Gaŭlio dum tri monatoj, por firmigi sian potencon en la regiono, kiu estis la centro de lia subteno, kaj poste iris al Italio kun gaŭla armeo, probable plifortigita per gota forto. Li probable vojaĝis al Noricum por restarigi la imperian aŭtoritaton en tiu provinco, kaj poste trapasis Ravenon, kie li lasis gotan armeon sub la nova patricius kaj "magister militum" Remisto (407-456)[2], visigota estro. La 21-an de septembro, fine, Avito eniris Romon.
Potencfirmigo
[redakti | redakti fonton]La efektiva povo de Avito dependis de la subteno de ĉiuj gravaj agantoj en la Okcidenta Romia Imperio meze de la 5-a jarcento. La nova imperiestro bezonis la subtenon kaj de la civilaj institucioj, la Romia Senato kaj la Orienta Romia Imperiestro Marciano, kaj ankaŭ de la armeo kaj ĝiaj komandantoj (la generaloj Majoriano kaj Ricimero) kaj la Vandaloj de Genseriko.
La 1-an de januaro 456, Avito prenis la konsulecon, ĉar tradicie la imperiestroj tenis la konsulejon en la unua jaro post kiam ili ekposedis la purpuron. Tamen, lia konsulejo "sine collega"[3] ne estis agnoskita de la orienta kortego, kiu nomumis du konsulojn, Iohannes kaj Varanes[4].
La fakto, ke la du kortegoj ne konsentis pri kelkaj konsuloj, sed ĉiu nomumis sian propran, signifas, ke malgraŭ la klopodoj de Avito ricevi la agnoskon de la orienta imperiestro, la rilato inter la du duonoj de la Imperio ne estis la ideala.
Ekstera politiko
[redakti | redakti fonton]Traktatoj subskribitaj sub Marciano kaj traktato de 442 inter imperiestro Valentiniano la 3-a kaj la vandala reĝo Genseriko ne sukcesis redukti la vandalajn invadojn kaj atakojn laŭlonge de la itala marbordo. La propraj klopodoj de Avito certigis provizoran vintran armisticon kun ili, sed en marto 456, vandaloj detruis Kapuon. Avito sendis Ricimeron por defendi Sicilion, kaj la romianoj venkis la vandalojn dufoje, unufoje sur tera batalo proksime de Agriĝento kaj alian en marbatalo apud Korsiko.
Dum la regado de Avito, la visigotoj ekspansiiĝis en Hispanion, nominale sub romia rajtigo sed fakte por antaŭenigi siajn proprajn interesojn. En 455, Avito sendis ambasadoron, nome Frontono, al la Sueboj kaj poste al Teodoriko la 2-a por peti ilin formale agnoski la romian regadon.
Kiam la Sueboj invadis la romian provincon Hispania Tarraconensis, la visigotoj atakis kaj venkis ilin la 5-an de oktobro 456 ĉe la Kampuso Paramo, dek du mejlojn de Astorga, sur la bordoj de la Rivero Urbiko, poste okupante la provincon kiel nominalaj "federatoj" ("vasaloj") de la Imperio.
Falo
[redakti | redakti fonton]Majoriano, "comes domesticorum"[5] de Avito, kaj Ricimero, generalo de barbara deveno, ribelis kontraŭ ilia imperiestro, venkis lin proksime de Piaĉenco, kaj devigis lin iĝi episkopo de la urbo. Estis Majoriano, kiu sukcedis Aviton sur la trono.
Intertempe, kreskis indigno inter la loĝantaro de Italio kontraŭ la "fremdulo" Avito. La loĝantaro de Romo, detruita de la prirabado de Romo, suferis pro manĝaĵmankoj pro la vandala kontrolo de la maraj vojoj, pligravigitaj de la bezonoj de la fremdaj trupoj, kiuj alvenis kun Avito. La imperia trezorejo estis preskaŭ malplena kaj, post dissolvo de sia visigota gvardio pro popola premo, Avito estis devigita pagi iliajn grandegajn salajrojn fandante kaj vendante la bronzon de kelkaj statuoj.
Kalkulante je la popola malkontento, je la dissolvo de la imperia gvardio, kaj je la prestiĝo akirita per siaj venkoj, Ricimero kaj la "comes domesticorum" Majoriano ribelis kontraŭ Avito. La imperiestro estis devigita forlasi Romon komence de aŭtuno kaj moviĝi norden. Ricimero igis la Romian Senaton detronigi Aviton kaj ordonis la murdon de la "magister militum" Remisto en la Palatium ĉe Classe[6], la 17-an de septembro 456.
Avito decidis reagi. Unue li elektis Messianus[7], unu el siaj kunlaborantoj en sia ambasado al la visigotoj ordonita de Petronio Maksimo, kiel la novan "magister militum", poste li verŝajne iris al Gaŭlio (Hidacio diras al Arelato) por kolekti ĉiujn disponeblajn fortojn, verŝajne la visigotan gvardion, kiun li estis ĵus dissolvita. Fine li gvidis siajn fortojn kontraŭ la trupoj de Ricimero, proksime de Piaĉenco.
La imperiestro kaj lia armeo eniris la urbon kaj atakis la grandegan armeon gvidatan de Ricimero, sed post granda masakro de liaj viroj, inkluzive de Messianus, Avito fuĝis la 17-an aŭ 18-an de oktobro 456. Tuj poste Ricimero ŝparis lian vivon, sed devigis lin fariĝi episkopo de Piaĉenco.
Morto
[redakti | redakti fonton]La gaŭlaj subtenantoj de Avito eble ankoraŭ rekonis lin kiel imperiestron, malgraŭ lia detronigo. Sidonio Apolinaro rakontas pri malsukcesa puĉo en Gaŭlio organizita de iu Marcelo kaj verŝajne celanta revenigi Aviton al la trono. La tiutempa historiisto Hidacio, kiu vivis en Hispanio, konsideris la jaron 457 la trian de la regado de Avito. La propraj intencoj de Avito ne estas konataj, nek la maniero kaj dato de lia morto, pri kiu ekzistas pluraj versioj.
En kelkaj fontoj, oni diras, ke la Romia Senato kondamnis lin al morto, kaj tial li provis fuĝi al Gaŭlio, oficiale vojaĝante tien por alporti donacojn por la Baziliko de Sankta Juliano en Aŭvernjo, lia patrujo. Laŭ Gregorio de Tours, li mortis dum ĉi tiu vojaĝo. Aliaj fontoj prezentas lin strangolita aŭ malsatmortigita, laŭ ordono de lia posteulo. Avito mortis en 457, aŭ malfrue en 456, tre baldaŭ post sia depono, kaj estis entombigita ĉe Brioude, apud la tombo de Sankta Juliano.[8]
| Antaŭe: | Reĝo de visigotoj | Poste: |
|---|---|---|
| Petronio Maksimo | 455 - 456 | Majoriano |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Magister Militum Praesentalis" (Majstro de Ĉeestantaj Soldatoj) estis tre altranga milita titolo en la Malfrua Romia kaj Bizanca Imperioj, nomumante generalojn kiuj komandis moveblajn kampajn armeojn kaj estis rekte je la dispono de la imperiestro, proksime al la ĉefurbo, kontraste al la "magistri militum regionais" (regionaj militestroj).
- ↑ Late Roman Warlords
- ↑ La latina frazo "sine collega" signifas "sen kolego", kaj estas historia termino uzata specife en la kunteksto de Antikva Romo por priskribi konsulon, kiu plenumis oficon sola, sen la kutima dua konsulo kun egalaj povoj, kio estis escepto al la leĝo kaj la principo de kolegeco de la Romia Respubliko.
- ↑ The Prosopography of the Later Roman Empire
- ↑ "Comes domesticorum" (pluralo: Comites domesticorum) estis altranga armea oficiro en la Malfrua Romia kaj Bizanca Imperioj, la komandanto de la elita imperia gardistaro.
- ↑ "Palatium ĉe Classe" rilatas al imperia rezidejo aŭ palaco en la havenurbo Classe, proksime de Raveno, Italio.
- ↑ Patricians and Emperors
- ↑ Ĉi-artikolo estis tradukita el la Angla Vikipedio.


