close
Saltu al enhavo

Aleksandr Zajcev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandro Miĥailoviĉ Zajcev
(1841-1910)
Rusa ĥemiisto, kreinto de la Regulo de Zajcev
Rusa ĥemiisto, kreinto de la Regulo de Zajcev
Persona informo
Александр Зайцев
Naskiĝo 2-a de julio 1841
en Kazano, Rusia imperio
Morto 1-a de septembro 1910
en Kazano, Rusia imperio
Loĝloko Gogol street Sobolevlar-Levshin House vd
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Ŝtata Universitato de Kazano
Universitato de Lepsiko
Universitato de Kiev
Universitato de Marburgo
Familio
Patro Mikhail Zaytsev (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Natalya Lyapunova (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Mikhail Lyapunov (mul) Traduki (patrina onklo)
Aleksandr Ljapunov (unuaranga kuzo)
Sergei Lyapunov (en) Traduki (unuaranga kuzo)
Boris Lyapunov (mul) Traduki (unuaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĥemiisto universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo ĥemio vd
Doktoreca konsilisto Aleksandr Butlerov vd
vd Fonto: Vikidatumoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Aleksandro Miĥailoviĉ Zajcev (18411910; ruse Александр Михайлович Зайцев) estis rusa ĥemiisto. Li laboris kun organikaj kombinaĵoj kaj estas proponanto de la "Regulo de Zajcev" (1875)[1], kiu rezultis en la kompono-produktado de la "Elimina reakcio"[2]. Li ricevis sian diplomon pri doktoreco en Universitato de Lepsiko, en 1866, kaj inter la jaroj 1870 kaj 1903 li profesoris en Ŝtata Universitato de Kazano kaj en Kieva Universitato. Liaj studoj fokusiĝis ĉefe pri la disvolvo kaj plibonigo de la organika ĥemio kaj la teorio pri la ĥemia strukturo de Butlerov.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis te- kaj suker-komercisto , kiu decidis ke lia filo devis sekvi lin en la financa negocaro. Tamen, laŭpete de sia pripatrina onklo, la fizikisto Miĥail Ljapunof (18201868), Zajcev estis rajtigita enmatrikuliĝi en la Ŝtata Universitato de Kazano por studi ekonomikon. Tiuepoke, Rusio eksperimentis la kameralisman sistemon[3], signifante ke ĉiuj studentoj diplomiĝantaj pri juro kaj ekonomiko el iu rusa universitato devis lerni du jarojn pri ĥemio. Tiel ke Zajcev estis enkondukita de Aleksandro Butlerov (18281886).

Pli malfrue, Zajcev eklaboris kun Butlerov, kiu klare perceptis ke li estas bonega laboratoria ĥemiisto, kaj kies postaj agadoj elmontris ke Zajcev estas produktema kontribuanto por la organika ĥemio. Okaze de la morto de sia patro, Zajcev ricevis sian diplomon, en 1862, kaj tuje vojaĝis al Okcidenta Eŭropo por daŭrigi siajn ĥemiajn studojn, kaj estis lernanto de Hermann Kolbe (18181884), en Marburgo, kaj de Charles-Adolphe Wurtz (18171884) en Parizo. Ĉi-situacio estis kontraŭa al la akceptitaj normoj tiamaj, kie la studento devis kompletigi sian kandidato-gradon (proksimume la ekvivalenton al la nuna diplomiĝo pri filozofi-doktoreca grado) kaj poste du aŭ tri jarojn da studoj eksterlande antaŭ ol reiri al Rusio kiel salajrigita laboratoria asistanto, kiu studas por la doktoreco.

Inter 1862 kaj 1864 li studis kun Kolbe en Marburgo, kaj tie Zajcev malkovris la sulfoksidojn kaj la salojn de la trialkil-sulfonata acido. En 1864, li transloĝiĝis al Fakultato pri Medicino de Parizo, kie li laboris dum unu jaro en la laboratorioj de Wurtz antaŭ ol reveni al Marburgo, en 1865. Tiuepoke, Kolbe akceptis inviton al Lepsiko, kaj Zajcev, kiu estis senmona, reiris al Rusio. Ĉe sia reveno, Zajcev denove kuniĝis al Butlerov kiel sensalajra asistanto. Dum tiuepoke, li verkis sukcesoplenan disertacion kiel "kandidato".

En 1869, li estis indikita kiel Eksterordinara Profesoro pri ĥemio en la Ŝtata Universitato de Kazano , kie li konatiĝis kun Vladimiro Markovnikofo (18371904). Inter 1870 kaj 1875, li disvolvis studojn pri la ĥemio de la zinkaj organikaĵoj kaj la sintezon de pluraj klasoj da alkoholoj, konfirmante la antaŭdiraĵojn de Butlerov pri tiaj alkoholoj kaj starigante la bazojn por la disvolviĝo de la organika sintezo. En 1875, kune kun Jegor Vagnero (18491903) kaj Sergej Reformatskij (18601934), li malkovris la reakcion por estigado de sekundaraj kaj terciaraj alkoholoj pere de la zinkaj jodidoj. La unua el ĉi tiuj reakcioj estas raportita de Butlerov, en 1863, kiu preparis terk-butil-alkoholo el dumetilzinko kaj fosgeno[4]. Ĉi-sintezo estis la plej bona maniero por fabrikado de alkoholoj ĝis la apero de la Reakcio de Grinjardo, en 1901[5]. Inter 1877 kaj 1907, Zajcev esploris la sintezojn de la nesaturitaj alkoholoj. Inter 1877 kaj 1878, kune kun Inocenco Kanonikof (1854-1902), li esploris la agado de la acetata anhidrido kaj acetila klorido sur la glacia acetata acido. Kune kun siaj studentoj, li laboris sur la preparado kaj studoj de la polioloj, organikaj oksidoj, nesaturitaj acidoj kaj oksoacidoj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Ĥemiaĵoj esploritaj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]