Pendantaj papagetoj
![]() | ||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Specioj | ||||||||||||||||
|
vidu tekston | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Pendantaj papagetoj aŭ pendopapagoj (Loriculus, laŭ kio ankaŭ lorikuloj) estas genro de papagoj, troveblaj en tropika suda Azio. Ili estas malgrandaj, averaĝe 13 cm longaj, plejparte verdaj birdoj kun mallongaj vostoj. Kapoj kaj vizaĝoj de multaj specioj havas brilan koloraron, kiu grave helpas distingi inter individuaj specioj.[1] Inter papagoj, kaj ĝenerale inter birdoj, ili havas unikan kapablon dormi pendante renverse de arbaj branĉoj.[2]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genron Loriculus enkondukis en 1849 brita zoologiisto Edward Blyth. Tipa specio de ĝi estis blukrona pendopapago.[3][4] La latina nomo de genro estas diminutiva formo de nomo Lorius, kiun Nicholas Aylward Vigors proponis en 1825 por lorioj.[5]
Moderna taksonomio agnoskas 15 speciojn de pendopapagoj:[6]
- Printempa pendopapago, Loriculus vernalis
- Srilanka pendopapago, Loriculus beryllinus
- Filipina pendopapago, Loriculus philippensis
- Pendopapago de Bonaparte, Loriculus bonapartei
- Kamigina pendopapago, Loriculus camiguinensis (malkovrita en 2006)
- Blukrona pendopapago, Loriculus galgulus
- Sulavesa pendopapago, Loriculus stigmatus
- Moluka pendopapago, Loriculus amabilis
- Sul-insula pendopapago, Loriculus sclateri
- Sangihea pendopapago, Loriculus catamene
- Oranĝfrunta pendopapago, Loriculus aurantiifrons
- Bismarka pendopapago, Loriculus tener
- Nana pendopapago, Loriculus exilis
- Flavgorĝa pendopapago, Loriculus pusillus
- Floresa pendopapago, Loriculus flosculus
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House. ISBN 1-84309-164-X.
- ↑ (1966) “Behaviour of the Blue-crowned Hanging Parrot Loriculus galgulus with comparative notes on the Vernal Hanging Parrot L. vernalis”, Ibis 110 (2), p. 145–164. doi:10.1111/j.1474-919X.1968.tb00438.x.
- ↑ (1849) “A supplemental note to the Catalogue of the Birds in the Asiatic Society's Museum”, Journal of the Asiatic Society of Bengal 18, Part 2 (32), p. 800–821 [801].
- ↑ (1937) Check-List of Birds of the World 3. Harvard University Press.
- ↑ Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
- ↑ Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 12.1. International Ornithologists' Union (January 2022). Alirita 21a de Marto 2022 .
| ||||||||||||||||||




