close
Saltu al enhavo

Birdokanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Birdkanto)
BERJAYA
Eŭropa sturno (Sturnus vulgaris) kantanta

Birdokanto estas ĉiu ajn sono, kiun birdo eligas por komuniki kun samspecianoj. Eĉ sonoj nemelodiaj por la homa orelo nomiĝas birdokanto.

La paseroformaj birdoj havas la plej disvolvitajn kantojn. La viraj birdoj estas pli emaj kanti ol la inaj. Kanto de ĉiu birdo konsistas el denaskaj partoj, sed ankaŭ la kanto povas enhavi partojn lernitajn dum vivo kopiitajn laŭ aliaj birdoj.

Kantoj kaj krioj

[redakti | redakti fonton]

Malsame je la kanto, kiu normale kaj preskaŭ ĉiam estas eligita nur de la virbirdo, la krioj estas eligitaj de ambaŭ seksoj.

Ili rolas je kelkaj kutimaj momentoj:

Imitado ĉe birdokanto

[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala diskuto

[redakti | redakti fonton]

Imitado, ĉu de fonmediaj bruoj, ĉu de apudaj birdoj (sed foje nur de certa parenca specio), renkontiĝas en multaj birdokantoj. Foje la birdo imitas la tutan kanton, pli ofte imitadoj estas enmetitaj (kiel en simfonioj de kelkaj komponistoj) meze de la propra kanto (kalandra alaŭdo)

Kelkaj kazoj

[redakti | redakti fonton]

Frekvenco

[redakti | redakti fonton]

En birdovoĉoj fundamenta trajto estas ties frekvenco. La porsekundaj cikloj laŭ kiuj oni elsendas ties sonojn rezultas je tio, ke al la homaj oreloj la birdokanto aspektas akuta, kiel ĉe orverta regolo aŭ basa, kiel ĉe gufo. Tradicie oni hipotezis, ke la grando de la korpo estas tialo, ĉar la plej grandaj birdoj tendencas havi pli basajn sonojn dum la plej malgrandaj pli akutajn. Ĵusa studo esploris pli ol 140 000 registraĵojn de 8 450 birdospecioj, kio estus ĉirkaŭ 77 % de la totalo kaj ekzemploj de preskaŭ ĉiuj ordoj kaj familioj. Ĝi konfirmis la rilaton kun la korpogrando kaj kun la bekogrando, kvankam ne ĉiam ĉe denaskaj (nelernitaj) birdovoĉoj. Male ne estas konfirmo de hipotezo pri malaltaj frekvencoj ĉe densaj vivmedioj, sed ja kun ĝeneralaj tipoj de vivmedioj; ekzemple, birdoj asociaj al riveroj montras pli akutajn voĉojn, plej verŝajne por kontraŭstari la akvobruon. Krome oni trovis, ke birdoj de malvarmaj vivmedioj tendencas montri pli basajn frekvencojn ol tiuj de tropikaj regionoj. Averaĝe, laŭ taksonomio, Apodoformaj (apusoj kaj kolibrioj), Paseroformaj kaj Psitakoformaj (papagoj) montras la plej akutajn voĉojn, dum Kaprimulgoformaj (kaprimulgoj), montras la plej basajn.[1]

Dialektoj

[redakti | redakti fonton]

En la kanto de birdoj kun granda distribuareo foje estas konstateblaj geografiaj diferencoj. Plej kurioze ĵusa studo pruvis, ke dialektaj diferencoj povas etendiĝi malprofite al aliaj diferencoj ene de la sama specio kaj en tre mallonga tempodaŭro. Tiu studo analizis la kanton de migrobirdo Blankgorĝa emberizo (Zonotrichia albicollis) en Kanado kaj nordorienta Usono, kies kanto finis per sama noto ripetita trifoje; tamen jam en 1990-aj jaroj oni konstatis ripeton de tiu noto de nur du fojoj en Brita Kolumbio, do plej okcidente en la distribuareo. En la provinco Alberto en 2004 la duono de maskloj ankoraŭ kantis la trioblan noton, sed dek jarojn poste faris tion neniu, kaj en 2019 la dunota kanto jam estis atinginta okcidentan Kebekion, je 3 300 km el la naskoloko de tiu dialekta diferenco. Oni supozas, ke tio estis helpita de kunvivado de populacioj vintre. Oni konstatis pere de markado per GPS, ke parto de la birdoj de Brita Kolumbio vintrumas tra la Roka Montaro kaj eble tie oni instruis la novan "modon". Ĉiuokaze estis surprizo por la fakuloj, ke tiu ŝanĝo tiom rapide okazis kaj krome oni spekulativas ĉu inoj estis allogitaj per la novaĵo, kio decidigis la masklojn al la kantoŝanĝo.[2]

Kuriozaĵo

[redakti | redakti fonton]

La Rizobirdo, (Padda oryzivoraLonchura oryzivora) klakas la bekon dum kantado. Ĵusa studo konstatis, ke maskloj kongruigas tiun klakadon kun la kantosekvencoj je maniero simila al tiu de perkutado en muziko.[3]

  1. Sagar, H. S. S. C. et al. (2024). "Global analysis of acoustic frequency characteristics in birds." Proceedings of the Royal Society, B: Biological Sciences, 291(2034). DOI: 10.1098/rspb.2024.1908. Citita en Eduardo de Juana, "Noticias Científicas", en Aves y naturaleza, 47, 1º/2026, p. 11.
  2. "Aves de España", en Aves y naturaleza, nº 32, 2020, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 18. Citita el Otter, K. E., Mckenna, A., LaZerte, S. E. kaj Ramsay, S. M. (2020). Continent-wide shifts in song dialects of White-Throated Sparrows. Current Biology, 30: 1-5. .
  3. "Aves de España", en Aves y naturaleza, nº 19, 2016, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 14. Citita el Soma, M. kaj Mori, C. (2015). The songbird as a percussionist: syntatic rules for non-vocal sound and song production in Java Sparrows. PLoS ONE, 10 (5): e0124876.