close
Saltu al enhavo

Apus (genro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Apusoj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tipaj apusoj
Ordinara apuso
Ordinara apuso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Genro: Apus
Scopoli, 1777
Aliaj Vikimediaj projektoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr

La genro de birdoj nome Apus enhavas kelkajn el la plej oftaj specioj de malnovmondaj membroj de la familio Apusedoj, komune konataj kiel tipaj apusoj. La genro nomigas la subfamilion, la familion nome ApusedojApodidae kaj la ordon ApodoformajApodiformes. Tiu nomo signifas sen piedoj, ĉar ties malgrandaj kaj malfortaj kruroj ne estas sufiĉe fortaj por reekflugi se ili surterigas, ĉar la longaj kaj rektaj flugiloj ne permesas ilin ekflugi.

Ili estas inter la plej rapidaj birdoj en la mondo. Ili aspektas hirundoj, al kiuj ili tute ne rilatas, sed ili havas pli mallongajn vostojn kaj falĉilformajn flugilojn. La apusoj pasigas plej parton de siaj vivoj en aero dumfluge (kie kaj kiel ili manĝas, pariĝas kaj eĉ dormas). La mallongaj kruroj estas tre utilaj por alkroĉi sin al vertikalaj surfacoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genro Apus estis starigita de la itala natursciencisto Giovanni Antonio Scopoli en 1777 baze sur taŭtonomio kaj la Ordinara apuso kiu estis ricevinta la duvortan nomon Hirundo apus de la sveda natursciencisto Carl Linnaeus en 1758.[1][2][3] La nomo Apus estas Latina por apuso, kvankam antikvuloj konsideris ĝin tipo de hirundo sen piedoj (el Antikva greka α, a, "sen", kaj πούς, pous, "piedo").[4]

Antaŭ la 1950-aj jaroj, ekzistis iu polemiko pri kiu grupo de organismoj devus havi la genronomon Apus.[5] En 1801, Bosc donis la genronomon Apus al la malgrandaj krustacaj organismoj konataj hodiaŭ kiel Triops, kaj pli postaj aŭtoroj daŭre uzis ĉi tiun terminon. Ludwig Keilhack sugestis (en 1909) ke tio estis malĝusta ĉar jam ekzistis birda genro nomita Apus fare de Scopoli en 1777. La polemiko finiĝis en 1958 kiam la Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo (ICZN) regulis kontraŭ la uzo de la genronomo Apus por la krustacoj kaj agnoskis la nomon Triops.[6]

En Esperanto PIV agnoskas kiel sinonimojn kaj apuso kaj apodo.[7] "Apuso" estas rekta adaptaĵo de la genronomo, dum "apodo" estus adaptaĵo de la sciencaj nomoj Apodoformaj (Apodiformes) kaj Apodidae. La Ornitologia taksonomio preferas "apodo".[8]

BERJAYA
Somalia apusoSomalia apodo, Apus berliozi

Konataj fosiliaj specioj estas la jenaj:

  • Apus gaillardi (Meza/malfrua Mioceno de La Grive-St.-Alban, Francio)
  • Apus wetmorei (Frua - malfrua Plioceno de SC kaj SOr Eŭropo)
  • Apus baranensis (Malfrua Plioceno)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Scopoli, Giovanni Antonio. (1777) Introductio ad historiam naturalem (latine). Apud Wolfgangum Gerle.
  2. (1940) Check-list of Birds of the World 4. Harvard University Press.
  3. Linnaeus, C.. (1758) Systema Naturæ per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, Volume 1, 10‑a eldono v.1 (latine), Holmiae:Laurentii Salvii.
  4. Jobling, James A. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1408125014.
  5. (2003) “SEM studies on the early larval development of Triops crancriformis (Bosc)(Crustacea: Branchiopoda, Notostraca)”, Acta Zoologica 84 (4), p. 267–284. doi:10.1046/j.1463-6395.2003.00146.x.
  6. (1958) “Opinion 502”, Opinions and Declarations Rendered by the International Commission on Zoological Nomenclature 18. International Trust for Zoological Nomenclature, p. 65–120.
  7. PIV NPIV Alirita la 25an de januaro 2026.
  • Chantler, Phil & Driessens, Gerald (2000): Swifts : a guide to the swifts and treeswifts of the world. Pica Press, Mountfield, East Sussex. ISBN 1-873403-83-6