close
  • Pluvo

    Pluvo

    “Pluvo malplaĉas al mi”
    diris ŝi.

    “Kial?”
    demandis mi.

    “Ĉar mi malsekiĝas”

    “Do uzu ombrelon”

    “Estas ĝene”

    Tiel dirinte ŝi ekkuris en la pluvon.

  • Kion kaj kiel manĝi?

    Kion kaj kiel manĝi?

    — ideoj de Oomoto pri manĝo —

    Troviĝas amplekso da instruoj konkretaj por la ideo “malkonstruo kaj rekonstruo de mondoj spirita kaj materia”, unu el la plej gravaj kaj esencaj temoj de la instruoj de Oomoto. Inter ili, “rekonstruo de manĝo” estas rigardata kiel baza ero de “rekonstruo de materia mondo”.

    Kompreneble manĝo estas fundamenta ero de homa vivo. Sen manĝo neniu vivas. Kaj almenaŭ iugrade oni povas mem decidi, kion kaj kiel manĝi.

    Oferaĵoj de festo

    Ni vidas ekzemplojn de ideala manĝo en oferaĵoj de festo. Ĉe komenco de festo en Oomoto, post puriga procedo celebrantoj oferas manĝaĵojn sur la altaron, por esprimi sinceran dankemon al Dio, kiu favore tiujn manĝaĵojn donacas kaj permesas al homoj ilin preni. Laŭ la rito de oomoto, ni oferas laŭvice jene:

    1. rizspikoj, rizo ne senbranigita, rizo senbranigita, aliaj grenoj kaj faboj
    2. sakeo aŭ alia alkoholaĵo
    3. paro da moĉioj (rizkukoj)
    4. marfiŝoj kaj riverfiŝoj
    5. marherboj
    6. mildgustaj kaj pikgustaj legomoj foliaj kaj radikaj
    7. sovaĝaj fruktoj kaj herboj el arbaro
    8. legomoj fruktaj, radikaj kaj rizomaj
    9. fruktoj
    10. salo kaj akvo

    Rizo estas rigardata plej grava kaj ĉefa

    manĝaĵo. Troviĝas plejmulte vegetaloj kaj parte fiŝoj. Troviĝas ne bestoj nek birdoj kiel oferaĵoj en la rito de Oomoto, kvankam laŭ antikva ŝintoa rito oni oferas sovaĝajn bestojn kaj sovaĝajn birdojn. Troviĝas diferenco inter konceptoj pri manĝo de Oomoto kaj de antikva ŝintoismo.

    Japanoj manĝis, tamen malofte, bestojn sovaĝajn sed ne brutojn ( hejmajn bestojn ).

    Ŝajnas ke japanoj rigardis bruton kunlaboranto, ne manĝaĵo, krom kelkaj esceptoj.

    Tamen ankaŭ ĉe Oomoto troviĝas vortoj de Onisaburo, ke estas permesite manĝi viandojn de bestoj kaj birdoj kies nomoj transformiĝas “vegetala” laŭ reguloj de vortanimisma scienco. Tiaj estas leporo, kuniklo, vulpo, niktereŭto, fazano, sovaĝanaso, koko ktp. Kaj li aldonis, ke oni ne manĝu bovaĵon nek ĉevalaĵon.

    Aliflanke, estas notinde, ke ni oferas ne la kuiritan, sed la krudan; kaj ne la partan, sed la tutan.

    Manĝaĵo nutras ankaŭ animon

    Kompreneble manĝaĵo nutras homan korpon kaj donas gravan influon al la sanstato, tamen ne nur tio. Laŭ la instruoj, manĝaĵo nutras ankaŭ homan animon, kaj donas gravan influon al la temperamento kaj la mensostato. Precipe la vegetalo havas specialan kapablon kolekti “spiritan energion” el tero en sin mem. Tial grenoj kaj legomoj estas plej nutraj por la homa animo; viandoj malpli nutras, ĉar “spirita energio” jam estas nerekta. Ju pli freŝa kaj ju pli natura, des pli fortan spiritan energion havas manĝaĵo. Do sezona estas pli bona ol ekstersezona. Kaj proksime produktita estas pli bona ol malproksime produktita. Ideale, oni prenu produktitajn malpli ol 40 kilometrojn for. Ĉar “spirita energio” de tero, kiu influas ankaŭ homon, varias laŭ la loko, estas preferinde preni la saman “spiritan energion”.

    Krome manĝaĵo havas varian karakteron de “spirita energio”. Ekzemple, Onisaburo diris, ke fiŝaĵoj nutras saĝon, legomoj nutras kompatemon kaj rizo nutras kuraĝon.

    Eble oni povas kompreni, ke tiaj funkcioj de manĝaĵo devenas de biokemiaj ingrediencoj kiuj efikas materie. Tion ni rigardas, ke la materia konformas al la spirita, kaj la materia estas rezulto de la spirita kaŭzo. Do, se estas spirita funkcio, ankaŭ devas esti materia funkcio konforma al la spirita.

    Tri tankaojn de Sumiko

    Antaŭ manĝo, multaj oomotanoj recitas tri tankaojn de Sumiko DEGUĈI:

    Nur senutila ne lasu eĉ peceton legomfolian naskitan el favoro de l’ ĉielo kaj tero.

    Favoron Dian forgesu neniam: eĉ en rizero troviĝas la Tri Dioj de l’ ĉielo kaj tero.

    De l’ fajro, akvo kaj tero, la favoroj kiuj nutras nin – jen Di-figuro vera de l’ ĉielo kaj tero.

    Ni rigardas ĉiujn estaĵojn kreitaj de Dio, kaj samtempe eroj de Dio. Iliaj spirito, korpo kaj energio estis donitaj de Dio, kaj samtempe eroj de Diaj spirito, korpo kaj energio. Kaj ili havas sian propran rolon kaj funkcion donitajn de Dio, kiujn ni rigardas esencoj de la vivo. Do ni antaŭ manĝo esprimas kaj rememoras respekton kaj dankon al Dio kaj la manĝaĵo mem, kiu estas ero kaj kreito de Dio. Ĉe manĝo ni zorgas elmanĝi. Estas maldece restigi manĝaĵon forĵetota; ni timas, ke ĝiaj roloj kaj funkcio senutiliĝos. Oni ne prenu pli ol sufiĉe. Ankaŭ ĉe kuirado ni elpensas eluzi, t.e. elvivigi, manĝmateriojn kun kiel eble plej malmulte da forĵetaĵoj. Onisaburo diras, ke estas rekomendinda malgranda fiŝo ol granda por manĝi, ĉar oni povas elmanĝi tuton ĉe malgranda fiŝo.

    Resume

    Laŭ la instruoj de Oomoto, ni povas resumi jene ideale manĝi:

    1. ĉefe vegetalan (grenojn kaj legomojn),
    2. fiŝojn (preferinde malgrandajn),
    3. sezonan,
    4. lokan,
    5. tutan,
    6. naturan.

    Ĉio ĉi tamen estas manĝkulturo de Oomoto,

    kiu devenas de manĝkulturo de Japanio. Ekzistas diversaj variaj manĝkulturoj. Ni respektas ilin precipe tradiciajn, kiuj formiĝis el la saĝoj de historio.

    Aldone

    Japana kuiraĵo akiris popularecon en diversaj mondpartoj, pro dieta efiko. Samkiale oni eble interesiĝas pri ideoj de Oomoto pri manĝo.

    Tamen ni kredas, ke la ideoj povas doni sugestojn ankaŭ al diversaj problemoj pri manĝo kaj nutrado, krom la sano de manĝanto.

    Ekzemple ni pripensas pri problemo de nutraĵprovizo. En la tuta mondo unu el sep homoj suferas pro manko de nutraĵo, kaj 30 miloj da infanoj mortas ĉiutage pro inanicio.

    En progresintaj landoj, pli ol duono da grenoj nutras ne homojn, sed brutojn, kiujn oni manĝas kiel viandaĵojn. Oni diras, ke por akiri viandon necesas kelkoble da greno, laŭ kalorioj. Same por nutri grandajn fiŝojn necesas kelkoble da malgrandaj fiŝoj.

    Ni emas pensi, ke manĝi estas ago privata, sed kiam ni pensas pli, ni rimarkas ke la privata ago manĝi tamen influas al aliaj homoj kaj medio.

    Ni rigardas la tutan terglobon ne simpla kolektiĝo de aĵoj, sed la vivulo, kiu estas la korpo de Dio Kunitokotaĉi ( aŭ Dio Uŝitora ). Ni pensas kompreneble, ke “sano de Dio” devas esti pli respektata ol “frando de homo”. Tamen ŝajnas nun: “frando de homo” minacas “sanon de Dio”.

    En dekstra kolumno ni citis el Diaj Revelacioj liniojn rilatajn.

    el revuo Oomoto Numero 448, 2002 januaro–junio

  • Blanka Ŝalo

    Blanka Ŝalo

    Taĉjo biciklis kun sia fratino laŭ marbordo.
    Preterpasante pinarbaron, Ii trovis ion blankan, kio flirtis inter branĉoj de pinoj .
    Taĉjo haltigis la biciklon.
    “Kio okazis?” demandis 5-jaraĝa fratino, kiu sidis sur la malantaŭa portilo de la biciklo.
    “Jen, rigardu tiun arbon.” Li fingre montris unu pinon.
    De la branĉo de la pino pendis blanka ŝtofo.
    “Ĝi ŝajnas ŝalo, ĉu ne?”
    “Certe jes. Mi prenu ĝin.”
    Taĉjo grimpis sur la arbo.
    Taĉjo etendis sian brakon kiel eble plej alte.
    Li falis de la arbo, tamen li sukcesis preni la ŝalon.
    “Ha, mi konsterniĝis.”
    Li stariĝis frapante la pantalonon.
    “Ĉu vi ne vundiĝis?” demandis la fratino kun maltrankvila mieno.
    “Ne, nenio gravas. Jen la ŝalo!”
    “Ho! Kiel belal ĝi estas!”
    “Nun mi havas bonan ideon.
    Morgaŭ estos naskiĝtago de la patrino.
    Ni donacu ĉi tiun ŝalon al ŝi.”
    La gefratoj interparolis.
    Tiam aperis svelta junulino.
    “Redonu al mi la ŝalon! Ĝi estas la mia.” ŝi diris.
    “Ja, ni trovis la ŝalon. Do, ĝi estas la nia.”
    “Vi ne pravas. Ĝi apartenas al mi.
    Kiam mi alvenis ĉi tiun lokon, mia ŝalo estis forportita de la vento.
    Ĝi falis en la maron. Mi tuj elprenis ĝin.
    Sed la ŝalo estis tute malseka.
    Tial mi pendigis la ŝalon de la branĉo por sekigi.”
    Efektive si estis tiel alta, ke ŝi eble pendigis ŝalon sen ia ajn ilo .
    “Redonu al mi la ŝalon, mi petas.”
    Ŝi denove diris.
    Ŝia aplomba dirmaniero skuis la decidon de Taĉjo.
    Taĉjo transdonis la ŝalon al la junulino.
    “Mi elkore dankas vin.
    Pro via honesteco mi nepre devas rekompenci vin.”
    Mi donos al vi, kion ajn vi deziras, tamen krom la ŝalo.
    Ŝi diris kun plena ĝojo.
    Taĉjo hezitis respondi, ĉar li deziris tiel multajn, ke li ne povis tuj elekti unu el ili.
    Do li demandis,
    “Ĉu nur unu?”
    “Jes, nur unu,” respondis la junulino kun rideto.
    Tiam la fratino subite intervenis,
    “Medikamenton mi petas!”
    “Mi petas medikamenton kontraŭ polena alergio,” diris la fratino.
    Taĉjo frapis la manojn.
    “Vi elpensis la plej bonan!”
    “Kial vi deziras medikamenton?” demandis la junulino.
    “Nia patrino jam de antaŭ longa tempo suferas de polena alergio.
    Ŝi provis diversajn medikamentojn kaj kuracilon.
    Sed ŝi ne jam resaniĝis .
    Ankoraŭ en tiu ĉi printempo ŝi ternadas de mateno ĝis vespero.”
    La fratino aldone diris:
    “Morgati estos naskiĝtago de nia patrino.
    Ni pripensis donacon al ŝi. Sed ni ankoraŭ ne decidis nian donacon.
    Se vi havas medikamenton, ni donacos ĝin al ŝi.”
    La junulino kapjesis kaj elprenis verdan botelon.
    La sekvantan tagon, Ia patrino ternadis jam de frua mateno.
    Taĉjo kaj la fratino vekiĝis iom pli frue ol kutime.
    La patro estis rigardanta televidon, kaj la patrino estis en kuirejo.
    “Bonan matenon, paĉjo!
    Bonan matenon kaj ĝojan naskiĝtagon, panjo!
    Jen estas nia donaco al vi.”
    Ili transdonis la verdan botelon, kaj raportis pri tio, kio okazis hieraŭ.
    La patrino trinkis unu taseton da medikamento.
    Mirinde! La suferiga ternado tuj malaperis.
    “Mirakle! Mi tute resanigis!”
    La patrino ĝoje kriis.
    Tiam la patro murmuris.
    “Strange, io okazis al televido.”
    Ĉiuj alrigardis la televidon.
    Subite sur la ekrano aperis la junulino ridetanta, kiu donis la medikamenton.
    Kaj post sekundoj si malaperis kaj la televido revenis al kutima stato.

  • Aventuro de Taroo

    Aventuro de Taroo

    Antaŭ Ionga longa tempo, ie loĝis maljunaj geedzoj.
    Ili ne havis gefilojn.
    lun tagon, Ia maljunulo Onoko iris al arbaro por kolekti hejtlignojn, kaj la maljunulino Omina iris al rivero por lavi vestaĵojn.
    Kiam Omina finis sian laboron, de supre de la rivero, tre tre granda persiko flose venis al ŝi.
    Ŝi kaptis ĝin, kaj portis ĝin hejmen.
    “Kia grandega persiko!
    Kiam mia edzo venos hejmen, Ii nepre surpriziĝos.”
    Do, ŝi ĝojplene atendis la revenon de Onoko.
    Onoko revenis hejmen.
    Kaj, eble vi jam bone konas, el la persiko naskiĝis knabeto.
    La maljunaj geedzoj nomis lin Taroo.
    Tagon post tago, Taroo kreskis tre rapide.
    Jam post tri tagoj, Ii povis tute libere paroli.
    Post dek tagoj, Ii estis tiel alta, kiel la patro Onoko.
    Post unu monato li estis jam brava junulo.
    Li ĉiutage vizitis Kumagoroo.
    Ĝi estis la plej granda urso en la arbaro.
    Li ludis sumoon kun Kumagoro.
    Komence ĉiam venkis Kumagoroo.
    Sed antaŭ tri tagoj, Ii venkis unuafoje.
    Kaj hieraŭ li venkis en ĉiu provo.
    Hodiaŭ li adiaŭis ĝin.
    Li decidis ekvojaĝi por provi sin.
    Taroo celas la ĉefurbon.
    Li iras trans montoj kaj riveroj.
    Tagmeze, Ii sidiĝis sur ŝtonon sub granda pino, por manĝi Kibidangojn.
    Tiam venis ruĝa rato.
    “Donu al mi Kibidangon !” ĝi petis.
    Sed Taroo ne donis Kibidangon.
    Ĉar li malŝatis raton, kaj li tre ŝatas Kibidangon.
    La rato koleriĝis kaj svingis la voston por sorĉi lin.
    Taroo malgrandiĝis.
    “Ha, ha, ha, ha.”
    La rato ridegis kaj malaperis kiel fumo.
    Taroo ne sciis kion fari.
    Tamen li decidis daŭrigi la vojaĝon.
    Li faris malgrandan boaton el bambufolio.
    Post du tagoj li atingis la ĉefurbon.
    Sur stratoj multaj belaj homoj iras tien kaj reen.
    Taroo devas esti atenta pri iliaj getaoj kaj sandaloj.
    lu fraŭlino prenis Taroon.
    Si tenis lin en sia mano, kaj portis lin hejmen.
    Ŝi estis princino de Mikado.
    Taroo tre plaĉis al ŝi.
    Ŝi ĉiam akompanis lin, kiam ŝi iris eksteren.
    lun tagon ĉe la granda ponto, Ia princino kaj Taroo renkontis bonzsoldaton.
    Li estis tre alta kaj dika.”Haltu !” Li dirs tondre”Lasu ĉion, kion vi havas !”
    Taroo alsaltis al li.
    Li batalis.
    Fine Taroo venkrs.
    La bonzsoldato postlasis la magipovan martelon.
    La princino svingis ĝin.
    Taroo grandiĝis tiel, kiel antaŭe li estis.
    Taroo dankis al ŝi, promesis iaman revidon, kaj ekiris.
    lun tagon Taroo tagmanĝis sur ŝtono sur la pinto de malgranda monteto.
    Li havis kelkajn rizbulojn.
    Li manĝis la
    unuan.
    Sed la dua defalis de lia mano.
    Ĝi rulfalis sur la deklivo.
    Taroo postkuris ĝin.
    Ĉe la piedo de la deklivo staris tre granda arbo kun granda truo.
    La rizbulo enfalis en la truon.
    Baldaŭ aŭdiĝis nekutima kanto.
    “RIZ, RIZ, BUL, BUL, BON, BON, GUST, GUST.”
    Taroo miris kaj interesiĝis.
    Li enĵetis alian rizbulon.
    Denove aŭdiĝis la sama kanto.
    Li enĵetis rizbulojn unu post alia.
    Kiam li enĵetis la lastan rizbulon, aŭdiĝis alia kanto.
    “Venu amiko ! Ni bonvenigas vin ! Ensaltu en la truon !”
    Aŭdinte ĉi tiun kanton, Taroo ensaltis en la truon.
    Li falis ĝis la fundo de la truo.
    Tie estis palaco de ratoj.
    Multaj ratoj bonvenigis lin.
    La plej granda rato – ĝi estis la reĝo de la ratoj – diris al Taroo,
    “Dankon, sinjoro.
    Koran dankon pro viaj bongustaj rizbuloj.”
    “Ne dankinde.” Taroo respondis.
    Taroo ĝuis agrablan tempon kun la ratoj.
    Kiam li adiaŭis la ratojn, Ia reĝo donacis al li oran pilolon.
    “Tiu ĉi pilolo estas mirakla pilolo.
    Se vi glutos ĝin, vi gajnos centoblan forton.
    Adiaŭ, sinjoro !”
    Taroo daŭrigis la vojaĝon.
    Multaj ŝarkoj turmentis keloniidon ĉe marbordo .
    Ili preskaŭ demetis la karapacon de la keloniido.
    Tie aperis nia heroo Taroo.
    Li volis savi la keloniidon, kaj alsaltis la ŝarkojn.
    Sed la ŝarkoj estis tre fortaj.
    La plej granda ŝarko forbatis lin per la vosto.
    Li rememoris la pilolon de la rato.
    Li glutis ĝin.
    Li denove alsaltis la ŝarkojn.
    Li forbatis la ŝarkojn per unu fingro.
    Taroo demandis la keloniidon.
    “Kial la ŝarkoj turmentis vin?”
    “Pro tio, ke mia intima amiko leporo trompis ilin.
    Mi elkore dankas vin, kaj invitas vin al mia hejmo.”
    La keloniido kondukis Taroon al sia hejmo sub la maro.
    Verdire, Ia keloniido estis enkarniĝo de la Drako-Reĝo.
    Tial la Drako-Reĝo kaj la familio elkore bonvenigis Taroon.
    Li pasigis kelkajn tagojn en la Drako-Reĝa Palaco.
    Kaj li revenis al la marbordo kun donacita kesto”Tamatebako”.
    Li malfermis la keston, malgraŭ tio, ke la regidino diris”Neniam malfermu la keston.”
    El la kesto nur vaploro aperis kaj Ii fariĝis maliunulo.
    Li ne sciis kion fari.
    Kiam li estis forĵetonta la keston al la maro, el la kesto ŝutiĝis cindro.
    Subita ventoblovo forportis iom da cindro.
    Mirinde, floriĝis mortintaj arboj dank’ al la cindro.
    Li kolektis restantan cindron, kaj enmetis ĝin en la keston.
    Taroo revenis la naskigvilaĝon.
    La vilaĝanoj ploris.
    Li demandis knabinon,
    “Kial vi ploras?”
    “Ve…
    Pro senatendita ŝtormo, Ia tuta rizkampo estis difektita… ve….”
    Taroo iris rizkampon.
    Ĉiuj rizoj kuŝis en ŝlimakvo.
    Kiam la rizoj floris, tiam la ŝtormo atakis.
    Taroo disĵetis la cindron sur la rizojn.
    Susur, susur, susur…
    Laŭvice la rizoj ekstaris.
    Laŭvice la rizoj refloris.
    Do, tial la vilaĝanoj ĝoje rikoltis en la aŭtuno.
    Kaj Taroo… kiam li disĵetis la cindron, ne nur la rizoj ricevis la cindron, sed ankaŭ li mem.
    Do li fariĝis juna, kiel antaŭe li estis.
    Li pasigis la tutan vivon en la vilaĝo en feliĉo.

Design a site like this with WordPress.com
Kiel komenci