Baso
Aspekto
| voĉaj registroj | |
| virinaj voĉoj | viraj voĉoj |
|---|---|
Soprano (S) |
Tenoro (T) |
Mezosoprano |
Baritono |
Aldo (A) |
Baso (B) |
Baso (latine bassus = „malalta“) estas la malalta vira voĉoregistro. las nomo ekestis kun la komenca plurvoĉeco, kiam oni nomis la voĉon tenantan la Cantus firmus [kanton firman] „tenor“, dum kiam la plej malalta el la ĉirkaŭludaj „kontraŭ“-voco nomiĝis "Contratenor bassus".
La sonamplekso de la baso etendiĝas proksimume ekde E ĝis e’. ![]()
La Basso profondo [baso profunda] kantas pli malalte; pri Rusaj ĥorkantistoj oni diras, ili povas kanti per specialaj teknikoj (malsupratona kantado) ĝis oktavo sub la normala basregistro.
Kelkaj specialigitaj basfakoj:
- karaktera baso
- serioza baso
- bufonbaso, por serenaj operaj roloj
- basbaritono kiel transiro al baritono
Famaj basroloj:
- Sarastro, Die Zauberflöte de Wolfgang Amadeus Mozart
- Boris Godunov, titolrolo de la opero de Modest Petroviĉ Musorgskij
- Gurnemanz, Parsifal de Richard Wagner
- Der Komtur, Don Giovanni de Wolfgang Amadeus Mozart
- Don Alfonso, Così fan tutte de Wolfgang Amadeus Mozart
- Rocco, Fidelio de Ludwig van Beethoven
- Fiesco, Simon Boccanegra de Giuseppe Verdi
- Osmin, Die Entführung aus dem Serail de Wolfgang Amadeus Mozart
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- kontrabaso, la plej granda membro de la familioj de violonoj, havante la plej malaltan tonalton
- ĝeneralbaso
- baslinio

