La militoj utilas nur por plenigi la tombejojn…

Proksimumaj nombroj da mortintoj de la naŭ militoj plej amaskomunikile konataj en la lastaj jardekoj. Sirio: 618 000 mortintoj. Irako: inter 300 000 kaj 500 000 mortintoj. Jemeno: 377 000 mortintoj (daŭranta). Afganio: 241 000 mortintoj. Sudano: inter 150 000 kaj 400 000 mortintoj (daŭranta). Bosnio kaj Serbio: 100 000 mortintoj. Gazao: 74 000 mortintoj …

Daŭrigi legi La militoj utilas nur por plenigi la tombejojn…

Bonvenon al Tero…

Bonvenon al Tero... Ĉi tie, la ununuraj landoj, kiuj ĵetis atombombojn sur aliajn, estas tiuj, kiuj certigas, pere de la potenco de la armiloj, ke la aliaj ne ekhavu atombombojn… :-/

Kiel Budho uzas la tetralemon en la budhismaj tekstaroj kaj kiun utilecon ĝi havas?

Noto de la tradukinto. La vorto tetralemo (tetra-lem-o) devenas de la angla tetralemma, kiu estis formita ekde la vorto dilemma kaj la prefikso tetra (kiu signifas "kvar"), kun forĵetado de la prefikso di (kiu signifas "du"). La dilemma (dilemo en esperanto) estas rezona strukturo prezentanta du alternativojn aŭ proponojn; la tetralemma estas rezona strukturo prezentanta …

Daŭrigi legi Kiel Budho uzas la tetralemon en la budhismaj tekstaroj kaj kiun utilecon ĝi havas?

Du specoj de pensado kaj tri konoj (Dvedhavitakka Sutta, Majjhima Nikaya i 114)

Noto de la tradukinto. En ĉi tiu parolado, Budho klarigas kiel li esploris du specojn de pensado (unu malbonan kaj unu bonan) antaŭ ol atingi iluminiĝon, kiam li ankoraŭ estis bodhisatta. La vorto bodhisatta, kiel Budho uzis ĝin, ne estas romantika termino pri supozebla voto de konduto; ĝi estas nure praktika termino priskribanta la cirkonstancan …

Daŭrigi legi Du specoj de pensado kaj tri konoj (Dvedhavitakka Sutta, Majjhima Nikaya i 114)

Kiel ni scias ke la Palia Kanono enhavas tion kion Budho vere lernigis?

Tiel do, monaĥoj, mi malfermis la sekuran kaj pacan vojon, mi fermis la falsan vojon, mi forigis la viran allogaĵon, mi detruis la inan allogaĵon. Kion ajn iu instruisto devus fari, serĉante la bonfarton de siaj disĉiploj pro simpatio por ili, tion mi faris por vi. Jen tie la radikoj de arboj, jen tie la …

Daŭrigi legi Kiel ni scias ke la Palia Kanono enhavas tion kion Budho vere lernigis?

La kvin aroj de la enmonda ekzistado estas malplenaj (Phena Sutta, Samyutta Nikaya iii 140)

Noto de la tradukinto. La malpleneco de la aroj de ekzistado ne devas esti komprenata laŭ absolutaj terminoj. Tio ne temas pri la malpleneco de absolute ĉiaj elementoj. Tio temas pri la specifa malesto de iu mem-referenca mio komprenata kiel iu enteco portanta iun individuan identecon fiksan, konstantan kaj nedetrueblan: iu atta ("mi mem" aŭ …

Daŭrigi legi La kvin aroj de la enmonda ekzistado estas malplenaj (Phena Sutta, Samyutta Nikaya iii 140)