close
Saltu al enhavo

Discord

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Discord
BERJAYA
interret-telefona programaro
komputila programo
interkona retejo
interreta komunumo
videokonferenca programaro
retejo
poŝtelefona aplikaĵo
interreta servo
tujmesaĝila kliento
mallibera programaro
retbabilado Redakti la valoron en Wikidata
Dum 13-a de majo 2015 - nekonata/nuntempe
Posedata de Discord Inc. vd
TTT Oficiala retejo
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Discord estas senpage uzebla, proprieta retotelefonada programaro farita unue por ludantaj komunumoj, sed kun la paso de la tempo ankaŭ de aliaj interesogrupoj kiuj tie trovas disaj retaj spacoj kie ili travas samideanojn.

Discord estas disponebla por Microsoft Windows, Mac OS, Android, iOS, Linux kaj ankaŭ funkcias en retumiloj. En julio 2016, ĝi estis uzata de pli ol 11 milionoj da uzantoj. Discord aspektas kaj funkcias tre simile al Slack, kun grupoj organizitaj en 'serviloj' kaj tekst-bazitaj diskutkanaloj organizitaj laŭ temo. Ekzistas ankaŭ funkcieco por videaĵoj kaj aŭda babilejo.

Kvankam kreita en 2015 plejparte por interretaj ludantoj, malsamaj grupoj migris al ĝi laŭlonge de la tempo, inkluzive de influistoj, kreintoj, artistoj ktp[1] sed ankaŭ por tiuj kiuj uzas la platformon por mobilizi pro pli da privateco kaj malpli da algoritmaj influadoj.

Programaro

[redakti | redakti fonton]

La aplikaĵo Discord estas tajlorita por uzi dum ludado, enhavante trajtojn kiel malalta respondotempo kaj dediĉita servila infrastrukturo, por malebligi la dividadon je IP-adresoj. Krome al voĉbabilado per servilo-babilejoj, la evoluiga teamo planas aldoni rektan vokadon inter uzantoj, video-vokadon kaj dividadon je ekranoj. Rekta vokado aperis en ĝisdatigo je la 28-a de julio, 2016 kun subteno por voĉbabilado inter du uzantoj kaj ankaŭ grupa voĉbabilado.

Dum la programaro mem uzeblas senpage, la evoluigantoj esploras novajn manierojn por gajni monon el ĝi, eblaj opcioj inkluzivante pagatajn proprigajn opciojn kiel emoĝioj aŭ glumarkoj. Ĝeneralan kolektadon, prilaboradon kaj komercan utiligadon de privataj informoj uzantoj normale ne rimarkas. Laŭ diversaj spertoj ĉe la interret-ekonomio tia komercmodelo tamen povas generi imponajn enspezojn (kiel oni povas observi ĉe la grandaj interret-entreprenoj).

Privataj informoj komerce eluzitaj

[redakti | redakti fonton]

La pri-privatecaj regularoj[2] de Discord celas rajtigi la entreprenon sendi ĉiujn ret-interparolojn, mesaĝojn kaj pliajn datumojn sen ia ĉifrado, kolekti ilin kaj kaj plue prilabori ilin al vendeblaj datumoj.[3] Per la konsento al la uzokondiĉoj oni eksplicite permesas al Discord, sekvi kaj konservi la informenhavojn el rektmesaĝoj aŭ senditaj bildoj kaj parolaj interŝanĝoj.[4] Krome, ĉiuj datumoj povas esti transsenditaj al usonaj serviloj. Tiamaniere Discord ne garantias la protekton de personaj datumoj, kiun postulas la Ĝenerala Datum-Protekta Regularo (ĜDPR) de la Eŭropa Unio, kaj tial ne estas konforma al la ĜDPR. Pro tio, kvankam Discord permesas senpagan uzadon ankaŭ en komercaj kuntekstoj, en Eŭropa Unio ĝi estas apenaŭ utiligebla.[3]

Babilejoj en Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ponto inter Discord kaj la plej aktiva esperantlingva Telegram-grupo, Nova Esperantujo (vidu la eksterajn ligilojn).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) Discord and the boon of private social networks, NewPublic magazine, 2021.
  2. (en) Privacy Policy: datumprotekta deklaro
  3. 3,0 3,1 (de) Discord im Home-Office nutzen: Das müssen Sie wissen.. En: Chip. 15. Aprilo 2020: Uzi Diskordon en hejma buroo: Tion vi devas scii.
  4. (de) Discord in der Kinder- und Jugendarbeit.. En: Spieleratgeber-NRW., Aprilo 2020: Diskordo en la infan- kaj junul-laboro.


En tiu ĉi artikolo parte estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo de:Discord#Kritik Discord germanlingva