|
Al vizitantoj de la
retejo
Ĉi tiu projekto
celis disvolvigi inter Esperantistoj praktikon de spektado de
subtekstigitaj filmoj, kiu praktike plene mankis ĝis nun. Mi opinias
tiaspecan praktikon tre grava parto de nuntempa Esperantio, ĉar ĝi bone
realigas ĉefajn celojn de Esperanto - konatigi homojn kun alilingvaj
kulturoj - kaj estas tre utila por eskstera por-Esperanta
propagando kiel ekzemplo de ĝiaj kapabloj. Ve, foresto de reagoj
montris, ke tia entrepreno ankoraŭ estas antaŭtempa por ni, kaj ke
necesas trovi aliajn rimedojn por konatigi homojn kun kino en
Esperanto. Tial mi anoncas, ke ĉi tiu projekto estas nun "frostigita",
kvankam ĉiuj filmoj en la katalogo restas mendeblaj. Se Esperantistoj
aŭ Esperanto-organizoj volos aĉeti ilin, do ili komuniki laŭ la
indikita retpoŝta adreso por interkonsenti detalojn.
Tamen, ĉi
tiu masukceso pruvis, ke ĉi-direkte necesas agi maksimume senpere. Lige
kun tio mi invitas vin al projekto Kinejo,
kie oni povas libere spekti kaj elŝuti filmojn en Esperanto.
|