close
Saltu al enhavo

Zain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
BERJAYA

Zain (aŭ Zajin, hebree זין) estas la sepa litero de la hebrea alfabeto. Ĝia nombra valoro estas 7. En la moderna hebrea lingvo Zain estas prononcata kiel normala esperanta "z". La greka litero Zeto, kaj tial ankaŭ la latina Z, devenas de ĉi tiu litero.

La vorto Zain aŭ Zajin signifas "glavo" (זין), kio estis la originala signifo de ĉi tiu simbolo en piktograma skribo. La formo de la litero ankoraŭ sugestas glavon.

En komputiko, la unikoda signonumero estas U+05d6, kaj en la sistemo HTML, la Hiperteksta Marklingvo, ĝi skribiĝas «ז», do «ז».

Laŭ prononco, la litero do identas al la esperanta litero "z". Foje ĝi skribiĝas per variaĵo ז' aŭ 'ז, kio prononceblas analoge al esperanta litero "ĵ".