close
Saltu al enhavo

Samara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYAĈi tiu artikolo temas pri urbo. Por samnoma provinco de Rusio rigardu la paĝon Samara provinco (Rusio). Por samnoma provinco de Filipinoj legu la artikolon Samara provinco (Filipinoj). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilojn Samara (apartigilo) kaj Samaro (apartigilo).
BERJAYA
Samara
BERJAYA
urbego (dekjaro de 1910–)
urbo (1688–)
fortreso (1586–)
city/town in Russia (en) Traduki
City of oblast significance (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato BERJAYA Rusia Federacio
Regiono Centra federacia regiono
Provinco BERJAYA Samara provinco
Poŝtkodo 443000–443999
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Yelena Lapushkina
Demografio
Loĝantaro 1 154 223  (2025) [+]
Loĝdenso 2 133 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 53° 11′ N, 50° 7′ O (mapo)53.18333333333350.116666666667Koordinatoj: 53° 11′ N, 50° 7′ O (mapo) [+]
Alto 100 m [+]
Areo 541 km² (54 100 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Samara (Samara provinco)
Samara (Samara provinco)
DEC
BERJAYA
Lokigo de Samara provinco en Rusio
Situo de Samara
Samara (Samara)
Samara (Samara)
DEC
BERJAYA
Situo de Samara

Map

Alia projekto
BERJAYA Vikimedia Komunejo Samara [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Samara (ruse Самара) estas milionurbo en Samara provinco en Rusio. Samara estas la sesa plej granda urbo de la lando kaj estas grava universitata urbo. Laŭ la stato de 2025 en la urbo vivis 1 154 223 loĝantoj sur areo de 541 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 133 loĝantoj/km². Samara estas sur maldekstra bordo de rivero Volgo (Волга).

Ĝi estis nomata Kujbiŝev (Куйбышев) ekde 1935 ĝis 1990.[1] (Ekzistas ankaŭ la alia urbo Kujbiŝev en Novosibirska provinco en Rusio. Ankaŭ la alia urbo Bolgar en Tatarstano en Rusio antaŭe estis nomata Kujbiŝev.)

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 36401.

La interurba telefona kodo estas 8462, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 1 horo (en jaro 2005).

En jaro 1959 la urbo havis 806 mil loĝantojn.

En jaro 2002 la urbo havis 1176 mil loĝantojn.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Samara estas sur maldekstra bordo de rivero Volgo (Волга) kiu ĉi tie estas Saratova akvujo (Саратовское водохранилище) ĉe enfluo de rivero Samara (Самара).

BERJAYA
Riverborda panoramo de Samara

La unua mencio okazis en 1357. Samara estis fondita en 1586 kaj ricevis urban staton en 1780.

En Samara 14 universitatoj kaj aliaj altlernejoj funkcias, la plej fama okupiĝas pri spacoveturado.

Samara estas urbo de la peza industrio. Dum la 2-a mondmilito fabrikoj por flugmaŝinoj translokiĝis el la okupitaj lokoj tien.

Samara havas internacian flughavenon kaj gravan fervojan stacidomon. La rivera haveno faras kontaktojn kun Volgogrado, Rostov, Nigra Maro, Kaspia maro, Niĵnij Novgorod, Moskvo kaj Balta maro. En la urbo krom la kutimaj vojaĝiloj ankaŭ metroo funkcias. Tramoj funkcias ekde la 25-a de februaro 1915.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
Ortodoksa katedralo en Samara

Esperanto en Samara

[redakti | redakti fonton]

En la urbo funkcias esperanto-klubo ekde la frua 20-a jarcento. Ĝi tenas kontaktojn kun la esperanto-klubo de Stuttgart, kiu estas ĝemelurbo de Samara.

Esperantistoj:

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, konsekvence laŭ la nomo en la 1970-aj jaroj dokumentigas nur la esperantigon "Kujbiŝevo" en la vasta, du-paĝa mapo 17.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]