Musteloj
Longvosta mustelo
| ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Species
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Musteloj (Mustela) estas genro de malaltkruraj rabobestoj kun longa maldika korpo kaj tre valora felo.
La vorto mustelo havas ankaŭ aliajn sencojn; vidu sube.
- Tropika mustelo, Mustela africana
- Montara mustelo, Mustela altaica
- Ermeno, Mustela erminea
- Stepa putoro, Mustela eversmannii
- Kolombia mustelo, Mustela felipei
- Longvosta mustelo, Mustela frenata
- Japana mustelo, Mustela itatsi
- Flavventra mustelo, Mustela kathiah
- Lutreolo, Mustela lutreola
- Indonezia mustelo, Mustela lutreolina
- Nigrapieda putoro, Mustela nigripes
- Neĝmustelo, Mustela nivalis
- Malajzia mustelo, Mustela nudipes
- Putoro, Mustela putorius
- Kolonoko aŭ Siberia mustelo, Mustela sibirica
- Striadorsa mustelo, Mustela strigidorsa
- Egipta mustelo, Mustela subpalmata
- Vizono, Mustela vison
La vorto mustelo
[redakti | redakti fonton]La Esperanta vorto mustelo devenas de la latina vorto mustela aŭ mustella, kiu supozeble signifis la specion Mustela nivalis: latinaj-francaj vortaroj tradukas ĝin per belette.
En la Universala Vortaro de la Fundamento de Esperanto ĝi aperis kun jenaj nacilingvaj tradukoj: "mustel' martre | marten | Marder | куница | kuna." Tio kredeble estis eraro, ĉar ĉiuj kvin nacilingvaj vortoj signifas la genron Martes, kiun oni hodiaŭ nomas per la neoficiala vorto marteso, kiu laŭ PIV povas signifi aŭ la genron Martes aŭ, pli specife, la specion Martes martes.
En la Akademiaj Korektoj (1912) la franca kaj angla tradukoj de mustelo estas korektitaj al "martre, belette" kaj "weasel, marten". (La tradukoj en aliaj lingvoj ne estis korektitaj.) La aldonitaj tradukoj, belette kaj weasel, signifas la specion Mustela nivalis. (La angla vorto weasel povas signifi ankaŭ aliajn speciojn, aparte en Usono, sed ĝia plej tradicia senco estas la specio Mustela nivalis.)
La Vortaro de Esperanto (1910) de Kabe havis: "Mustelo (Zool.). Raba mambesto (nomo de la familio) (Mustela)."
Plena Vortaro de Esperanto (1934) havis: "Mustelo. Karnomanĝanta mambesteto tre maldikkorpa, kies felo estas tre ŝatata (mustela martes)." (Mustela martes estas malnova nomo de Martes martes.)
PIV (1970) havis: "mustel/o 1 Mamulo el la subordo de rabobestoj, malaltkrura, kun longa k maldika korpo k valora felo (Mustela, Martes k.a.). 2 G. de rabobestoj, al kiu apartenas ermeno, lutreolo, putoro, vizono k.a. (Mustela)."
Resume, tra la jaroj oni atribuis diversajn sencojn al mustelo:
1. Martes.
2. Mustela, Martes kaj aliaj parencaj genroj.
3. Mustela.
4. Mustela nivalis.
Senco 1 ŝajnas evitinda, malgraŭ la Fundamento, ĉar ni havas la vorto marteso por tio, kaj, se konsideri la latinan etimon kaj la sciencan uzadon, estus tre strange ekskluzivi ĝuste la genron Mustela el la bestoj nomeblaj mustelo.
Senco 2 eble estis proponita, por ke la Fundamento ne estu rekte malĝusta, sed ĝi ŝajnas ĝene malpreciza, speciale ĉar neniu jam klarigis, pri kiuj parencaj genroj temus.
Senco 3 ŝajnas neevitebla, pro la influo de la scienca nomo Mustela.
Senco 4 havas la aŭtoritaton de la latina etimo kaj la Akademiaj Korektoj. Cetere, ĉar la Universala Vortaro havas la specifajn vortojn ermeno por Mustela erminea kaj putoro por Mustela putorius, ŝajnas kredinde, ke Zamenhof celis, ke ankaŭ la vorto mustelo signifu precizan specion, ne tutan genron aŭ eĉ plurajn genrojn.
Atribui al mustelo la sencojn 3 kaj 4 kongruus kun la maniero, en kiu multaj Esperantaj vortoj estas difinitaj de PIV, inkluzive de la vorto marteso: vortoj ofte signifas kaj la genron kun simila scienca nomo kaj iun konatan specion en tiu genro. Tiel povus esti ankaŭ por mustelo.



