John Cyprian Rust
Aspekto
(Alidirektita el J.C. Rust)
| John Cyprian Rust | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Morto | 29-an de junio 1927 |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
John Cyprian RUST estis angla pastro anglikana. Li naskiĝis la 18-an de januaro 1841 en Colchester, Anglio, kaj mortis la 29-an de junio 1927 en Soham, Anglio.[1] Dum 53 jaroj paroĥestro de Soham. Klera lingvisto, kun bona scio pri lingvoj hebrea, araba, siria krom kelkaj modernaj. La traduko de la Nova testamento estas grandparte lia verko.
La unua prediko en Esperanto estis la lia ĉe 2-a UK en Ĝenevo, 1906. En 1907 por la 3-a UK en Kembriĝo li aperigis la unuan kristanan himnaron en Esperanto, Ordo de Diservo, kun kelkaj originalaj tekstoj kaj melodioj.
Li verkis la tekston de almenaŭ unu konata himno: „Turnu ĉiu koro“ (melodio de Johann Balthasar König, d:Q120943), kiu aperis en pluraj eldonoj de Himnaro Esperanta.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- La unua originala doksologio verkita (kun originala melodio) en Esperanto estis de li (Ordo de Diservo, 1907):
- Kies estas la animo. Scott, Sir Walter (1771-1832). Trad. J. C. Rust (Esp. 10,381). , trovloko: La Brita Esperantisto / The British Esperantist (1905--) 07 160.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ John Cyprian Rust (1841-1927) ĉe findagrave.com


