close
Saltu al enhavo

Hatchback

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
Diagramo por komparo inter hatchback kaj kombinaŭto baze sur la sama modelo.

Hatchback (Liftback laŭ komerca termino) estas tipo de aŭto kiu konsistas en kajuto aŭ areo por pasaĝeroj kun integrita spaco por ŝarĝo (valizujo), al kiu oni aliras pere de malantaŭa pordo. Tiu pordo inkluzivas la malantaŭan vitron, kaj la malantaŭa elstaraĵo estas relative mallonga. La malantaŭa pordo estas konsiderata kroma pordo, pro kio la hatchback-o kun du flankaj pordoj estas nomataj «tripordo» (triporda) kaj la modelo kun kvar flankaj pordoj estas «kvinpordo» (kvinporda).