close
Saltu al enhavo

Grok

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grok
BERJAYA

BERJAYA

Aŭtoro xAI
Lasta stabila versio Grok-2
(13-a de aŭgusto 2024)
Operaciumo Retaplikaĵo
iOS
Android
Programlingvo Python, Rust
Programtipo Babilroboto
Permesilo Mallibera programaro
Apaĉa Licenco (Grok-1)
Retejo https://x.ai/grok
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Grok estas babilroboto (chatbot) de genera artefarita intelekto evoluigita fare de xAI. Surbaze de la samnoma granda lingvomodelo (LLM), ĝi estis lanĉita en 2023 laŭ iniciato de Elon Musk.[1] La babilroboto estis anoncita kiel havanta "sencon de humuro" kaj rektan aliron al X.[2][3] Ĝi estas nuntempe havebla en Twitter, same kiel ĝia memstara retejo kaj kiel iOS, Android-aplikaĵo.

La roboto generis diversajn polemikajn respondojn, inkluzive de konspirteorioj, laŭdoj al Adolf Hitler, antisemitismo, kaj kreado de senkonsentaj seksigitaj bildoj de senvestaj virinoj kaj infanoj. Ĝi ankaŭ referencadis al la vidpunktoj de Musk kiam oni demandis pri polemikaj temoj aŭ malfacilaj decidoj. Ĝisdatigoj ekde 2023 ŝovis la roboton politike dekstren por provizi konservativajn respondojn al uzantaj demandoj.

Grok estas uzata por generi artikolojn ĉe la enciklopedia retejo Grokipedia, kiun Musk lanĉis en oktobro 2025 kiel alternativon al Vikipedio, kiun li konsideris politike direktita.

La nomo devenas el la romano Stranger in a Strange Land.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Elon Musk has regrets about ChatGPT, saying he's a 'huge idiot' for letting go of OpenAI (angle). Fortune. Arkivita el la originalo je Novembro 11, 2023. Alirita Novembro 11, 2023 .
  2. Dean, Jason, "Elon Musk Says His New AI Bot 'Grok' Will Have Sarcasm and Access to X Information", Wall Street Journal. Kontrolita Novembro 4, 2023.
  3. "Musk says his new AI chatbot has 'a little humour'", BBC News, Novembro 5, 2023. Kontrolita Novembro 8, 2023. (angle)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]