close
Saltu al enhavo

French Open

El Vikipedio, la libera enciklopedio
French Open
BERJAYA
ripetiĝanta tenisa turniro Redakti la valoron en Wikidata
tenisa turniro
Komenco 1891 vd
Geografia situo 48° 50′ 50″ N, 2° 14′ 57″ O (mapo)48.8471666666672.24925Koordinatoj: 48° 50′ 50″ N, 2° 14′ 57″ O (mapo)
Lando(j) Francio vd
Situo Parizo
French Open (Parizo)
French Open (Parizo)
DEC
BERJAYA
Lokigo de Parizo en Francio
Map
French Open
Retejo Oficiala retejo
BERJAYA
BERJAYA
vdr
BERJAYA
La ĉefkorto ("Court A Suzanne Lenglen") de tenisejo Roland-Garros
BERJAYA
Enirbileto por French Open, 2003

La Franca malferma tenisturniro (angle French Open) (oficiale: france Tournoi de Roland-Garros) apartenas al la grandaj kvar tenisturniroj de Granda Ŝlemo kaj okazas dum du semajnoj inter mezo de majo kaj komenco de junio en Parizo.

Grandŝlemaj Tenis-turniroj
Turniro Loko Ekde Monato Surfaco
Australian Open Melburno 1905 januaro malmola korto
French Open Parizo 1891 majo/junio sablo
Wimbledon Londono 1877 junio/julio gazono
US Open Novjorko 1881 aŭg./sept. malmola korto

La matĉoj okazas sur sabla grundo - tio kaŭzas malrapidigon de la ludoj, kiuj konsekvence daŭras pli longe ol tiuj de la aliaj tri grandŝlemaj turniroj.

La unua „Championnat de France international de Tennis“ okazis en 1891, virina konkurso unuafoje en 1897. Ekde 1928 ĝi estas aranĝata en tenisejo "Roland Garros" (heroa piloto dum la Unua Mondmilito). Lasta franca venkinto estis Mary Pierce en 2000.

Lastaj individuaj venkintoj

[redakti | redakti fonton]

Lastaj individuaj venkintoj estis en la vira konkuro Carlos Alcaraz en junio 2024 kaj 2025, en 2024 kontraŭ Alexander Zverev kaj sekvajare kontraŭ Jannik Sinner. En la virina individua konkuro temis pri Iga Świątek en 2024 (kontraŭ la italino Jasmine Paolini), kiu jam gajnis en 2020 kaj 2022, kaj pri Coco Gauff en 2025, kontraŭ Arina Sabalenka.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]