close
Saltu al enhavo

Zapotekoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zapotekoj
Flago
BERJAYA
etno
Suma populacio
650 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
BERJAYA
vdr
BERJAYA
Monte Albán
BERJAYA
Mozaikoj en Mitla

La zapotekoj apartenas al la praloĝantaro de Meksiko. En antaŭhispana tempo ili estis portantoj de altevoluinta kulturo en sudmeksiko (federacia ŝtato Oaĥako, Oaxaca). Unuaj postrestaĵoj de setlejoj el la tempo de 1500 antaŭ nia erao estas troveblaj. La centro de ilia kultura evoluo estis Monte Albán. Jam en la unua evolufazo de Monte Albán aperas skrib- kaj nombrosignoj. En la reliefarto kaj en la ceramiko olmekaj influoj estas rimarkeblaj. Famaj estas la steleoj kun engravuritaj bildaĵoj de strange trostreĉitaj homaj figuroj, la tielnomataj danzantes, la "dancantoj".