close
Saltu al enhavo

Tierra de León

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
Komarkoj de la provinco Leono; Tierras de León centroriente, flave.
BERJAYA
Komarkoj de la provinco Leono; Tierras de León centroriente de la provinco.

Tierra de León ([TJEra deleON], Tero de Leono, ankaŭ plurale Tierras de León) estas komarko en oriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio.​ Ĝi etendiĝas tra 944 km² kaj estas dividita en 15 ĝis 19 municipajn teritoriojn kaj foje la limaj konsideroj ne koincidas depende de la fontoj. Temas pri ebenaj ebenaĵoj, generitaj de sedimentoj apenaŭ eroziitaj. Ĝi limas oriente kun la provinco Palencio. La plej loĝata urbo estas la provinca ĉefurbo Leono, kaj poste apudaj San Andrés del Rabanedo kaj Villaquilambre. Trairas partojn de la komarko la riveroj Cea, Esla, Bernesga, Torío, Porma, Curueño.

Municipoj

[redakti | redakti fonton]
MunicipoAreo (km²)MunicipoAreo (km²)
Almanza141,99San Andrés del Rabanedo64,84
Cebanico89,75Santa Colomba de Curueño91,95
Cimanes del Tejar73,94Santa María de Ordás45,58
Cuadros109,7Santovenia de la Valdoncina30,37
Cubillas de Rueda86,82Sariegos36,35
Garrafe de Torío125,27Valdefresno102,54
Gradefes205,86Valdepolo142,54
León39,03Valverde de la Virgen63,63
Prado de la Guzpeña22,94Vegas del Condado122,9
Rioseco de Tapia72,19

Demografio

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
Fasado de la katedralo de Leono.

La provinca ĉefurbo, kun pli ol 60% de la komarka loĝantaro, klare markis la demografion kaj la ekonomion de la komarko. Tiukadre estas diferencoj inter du zonoj, la proksimeco al Leono, klare urba kaj ĉeurba dum alia tute diferenca formita de malgrandaj vilaĝoj. En 2010 la komarko havis 212 333 loĝantojn, ĉirkaŭ 42,53% de la provinca totalo. Oni povas konsideri preskaŭ ĉiujn loĝlokojn de Tierras de León kiel metropola areo de Leono, kvankam kelkaj el tiuj tre foraj.

Estas markitaj tradiciaj areoj kiel La Sobarriba, Las Regueras, Bernesga de Abajo, Bernesga de Arriba, Vega con Ardón, Valdoncina, El Infantado, Infantado del Torío, Valle del Torío kaj Abadengo del Torío.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]