close
Saltu al enhavo

Tagmato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tagma)

Tagmo (antikve-greke τάγμα) aŭ plurale tagmato estis taktika forto de la armeo de la Bizanca imperio, kies graveco kompareblas kun nuntempa batalionoregimento.

De la 8-a ĝis la 10-a jarcento, la tagmato estis la ĉiama armeo de Bizancio. Ili do malsamis ol la temoj, kiuj estis teritoriaj fortoj dumtempe uzeblaj por defendi provincon.

Kvankam la vorto « tagmo » estis uzita ekde la 4-a jarcento, verŝajne Konstanteno la 5-a donis al ĝi sian teknikan signifon meze de la 8-a jarcento. Lia reformo metis la tagmato rekte sub la kontrolo de la imperiestro.