Reims
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Reims (stacidomo). |

| Reims | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| komunumo | |||||
|
fotokunmetaĵo | |||||
| komunumo en Francio urbego | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| Regiono | |||||
| Departemento | |||||
| Arondismento | Reims | ||||
| Kantono | Kantonoj Reims-1, -2, -3, -4, -5, -6, -7, -8 kaj -9 | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 51454 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 51100 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Arnaud Robinet | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 177 674 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 3 788 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 49° 16′ N, 4° 2′ O (mapo)49.2652777777784.0286111111111Koordinatoj: 49° 16′ N, 4° 2′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 93 m [+] | ||||
| Areo | 46,9 km² (4 690 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
| |||||

Reims [ʁɛ̃s] estas urbo en nordorienta Francio. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 177 674 loĝantoj sur areo de 46,9 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 788 loĝantoj/km² - en 2010 ĝi havis 179 992 loĝantojn.[1] Pro tio ĝi estas la plej loĝata komunumo en la departemento Marne kaj la regiono Grand Est, kvankam ĝi nur estas subprefektejo.
Reims dum romia tempo estis Durocortorum, sed antaŭe estis ĉefurbo de la galla popolo Rèmes. Ĝi estis la ĉefurbo de la historia provinco de Ĉampanjo, kaj ankaŭ la precipa centro de Ĉampano-keloj. Tie estis kronitaj la reĝoj de Francio, post kiam Klodvigo la 1-a igis sin kristano kaj igis sin kroni per Sankta Remiĝo ĉirkaŭ la jaro 500 (laŭ iuj en 498/499, laŭ aliaj en 507).
Reims posedas tri lokojn apartenantajn al la monda heredaĵo de Unesko: katedralon, la bazilikon Sankta Remio kaj la palacon de Tau[2].
Geografio
[redakti | redakti fonton]
Reims situas en nordorienta Francio, 130 km de Parizo, 157 km de Metz, 168 km de Lille kaj 282 km de Strasburgo.
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]
Katedralo Nia Sinjorino
[redakti | redakti fonton]Ĉefa vidindaĵo de Reims estas ĝia katedralo, unu el la plej belaj gotikaj konstruaĵoj. En ĝi la reĝoj de Francio kutime estis kronitaj.
Ĝi estas parto de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO[2] kaj tutmonde fama pro siaj eleganteco kaj harmonieco. Rimarkindaj estas ankaŭ ĝia statuaro kaj ĝiaj vitraloj, precipe la granda rozo.
Baziliko Sankta Remio
[redakti | redakti fonton]Post la katedralo, kiun ĝi preskaŭ egalas laŭ grando, la plej fama preĝejo de Reims estas la baziliko Sankta Remio, dum iu tempo ligita al grava monaĥejo. Ĝi estis konstruita dum la 11-a, 12-a, 13-a kaj 15-a jarcentoj. La navo kaj la ĉefa transepto estas la plej malnovaj partoj; la fasado de la suda transepto estas pli nova.
La Marsa Pordego
[redakti | redakti fonton]
La Marsa Pordego estas la plej malnova monumento de la urbo. Ĝia nomo devenas de la romia dio Marso, kiu proksime havis templon. Ĝi ne vere estas pordego, sed triumfarko 33 metrojn longa kaj 13 metrojn alta, konsistanta el tri arkoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]En la urbo havis sian sidejon la flugkompanio Air Turquoise, ĝis fino de la aktivecoj en 2006.
Edukado
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Reims havas jenajn ĝemelurbojn:
Esperantistoj el Reims
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Insee. Populations légales 2010 - 51454-Reims (france). Alirita 6-an de septembro 2013 .
- 1 2 Cathédrale Notre-Dame, ancienne abbaye Saint-Rémi et palais de Tau, Reims (france). Unesko. Alirita 6-an de septembro 2013 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Turismo en Reims Arkivigite je 2011-01-09 per la retarkivo Wayback Machine






