close
Saltu al enhavo

Okinavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Okinawa)
BERJAYA
Mapo de la gubernio Okinavo: de-maldekstre Jaejama-insuloj, Mijako-insuloj, Kerama-insuloj kaj Okinava insularo
BERJAYA
Mapo de la Okinava insulo

Okinavo[1][2][3], foje Okinaŭo, estas la esperantigita loknomo de Okinawa (en Hepburn/Kunrei; en ideogramoj: 沖縄) kiu signifas:

En la japana lingvo, originale Okinawa signifis nur la insulojn, t.e. la ĉefinsulon Okinava Insulo (沖縄本島) kaj la ĉirkaŭajn insulojn (Okinava insularo 沖縄諸島). Nun plejparte "Okinavo" signifas la gubernion Okinavon (沖縄県) kaj inkluzivas la Okinavan insulon kaj multajn aliajn insulojn, kiel: Mijako, Iŝigaki, Iriomote ktp.

La nomo "Rjukju" (琉球) estas alia nomo de "Okinavo", kiu devenas el la malnova Rjukju-reĝlando. En multaj kazoj, Rjukju estas sinonimo de Okinavo, sed fojfoje signifas malsaman signifon (ekz. Okinava insularo kaj Rjukju-insularo).

Post la Dua Mondmilito, la insulo estis devigita gastigi pli ol 70% de la usonaj armea bazoj en Japanio, kaj ĝi estis dum longa periodo administrita rekte de Usono. La insulo havas sian propran specifan identecon, lingvon kaj etnecon[4].

Esperantigo

[redakti | redakti fonton]

La esperantigo de la loknomo Okinawa estas Okinavo,[1][2][3] sed la formo Okinaŭo ankaŭ estus akceptebla.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (SAT, 2012)
  2. 1 2 Poŝatlaso de la mondo, mapo 23 (Prago, 1971)
  3. 1 2 Japana-Esperanta Vortaro (JEI, 1998)
  4. (en) Enrico De Angelis, Between Hiroshima and Tokyo: Palestine is a Mirror, Untold Stories, la 27-an de Januaro 2026
  5. La Ondo de Esperanto - Deklaro de la Akademio de Esperanto pri la Esperanta litero ŭ pri deklaro deklaro de la Akademio de Esperanto pri la Esperanta litero ŭ la 9-an de aprilo 2023.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]