close
Saltu al enhavo

Muminvalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Muminvalo (libro).
Muminvalo
BERJAYA
fikcia valo Redakti la valoron en Wikidata
Kreita de Tove Jansson
Verko Ĉapelo de la sorĉisto
Kometo en Muminvalo
La Mumintroloj
Informoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr
Muminvalo
Muminvalo
Kreita de Tove Jansson
Verko Ĉapelo de la sorĉisto
Kometo en Muminvalo
La Mumintroloj
En-universaj informoj
BERJAYA
vdr
BERJAYA
Kovrilo de Muminvalo

Muminvalo (svede Mumindalen, finne Muumilaakso) estas fikcia loko, kie loĝas Mumintroloj kaj plejo de aliaj figuroj en muminlibroj de svedlingva finnlanda porinfana verkisto Tove Jansson, en muminbildliteraturoj de Tove kaj ŝia frato Lars Jansson kaj en televidoserioj pri Mumintroloj. La valo estas sur bordo de maro apud montaro De ensliga bergen (finne Yksinäiset vuoret). Plejparto de loĝantoj de Muminvalo dormas vintran dormon.

Loĝantoj de Muminvalo

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
Snif, Mumintrolo, Snufmumriko kaj Snorkfraŭlino pentritaj sur Finnair-aviadilo

Jen (nekompleta) listo de roluloj en la verkoj pri Muminvalo[1]:

La Mumin-familio:

  • Mumin (ankaŭ nomata la Mumintrolo) – Mumin, Mumintrollet
  • Muminpatrino – Muminmamman
  • Muminpatro – Muminpappan

Amikoj de Mumin:

Aliaj:

  • Tu-tiki – Too-ticki
  • FilifjonkinoFilifjonkan
  • Gafsino – Gafsan
  • Morho – Mårran
  • HemuloHemulen
  • Mimlino – Mymlan
  • policisto
  • Stinky
  • Hatifnatoj
  • kaj pluraj aliaj

Policisto de Muminvalo

[redakti | redakti fonton]

Policisto de Muminvalo estas figuro en bildliteraturoj kaj televidaj serioj pri mumin-oj. En porinfanaj romanoj pri mumin-oj la policisto ne aperas. Li estas escepta figuro en muminrakontoj do, ke li havas oficialan profesion. Tamen li havas nur malmultajn labortaskojn, ĉar en la valo estas vivata do trankvila vivo; Stinky estas nura ordinara krimulo kaj eĉ Stinky ne faras vere grandajn krimojn. Sen Stinky la policisto estus senlabora. Pri sia speco, li estas hemulo, tial li havas longetan muzelon. Favora hobio de policisto estas flegado de rozoj.

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis:

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. La esperantaj nomoj Mumintrolo, Muminpatrino, Muminpatro, Eta Mim, Filifjonkino, Gafsino, Hemuloj, Morho, Snif, Snorkfraŭlino, Snufmumriko, Tu-tiki, estas cititaj laŭ Sezonoj, alirita 2021-09-20. Mimlino aperas Memoroj de Muminpatro.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]