close
Saltu al enhavo

Mentoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mentoro
BERJAYA
profesio
pozicio Redakti la valoron en Wikidata
edukisto
Informoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Mentoro (aŭ repetitoro [1]) estas persono en universitatoaltlernejo, kiu okupiĝas pri instruado kaj helpa direktado de alia persono. Tiu vorto devenas de la nomo de la rolulo el la Odiseado (eposo de Homero), kiu iĝis simbolo de la saĝa konsilanto kaj gvidanto de junulo.

Tiu specifa formo de la kurso nomiĝas ankaŭ mentorado, en kiu la mentoro observas kaj, okaze de problemoj ĉe la studanto, ekhelpas. La mentoro mem povas esti same studanto, de pli posta studjaro. La mentoro tiel jam konas la postulojn kaj la solvojn. Li povas helpi okaze de eraroj aŭ trostreĉiteco.

Reprezentantoj de socia konstruktivismo kritikas la mentorecon, ĉar tiu ne baziĝas je ekkona studado.

Pli ĝenerale, oni nomas "mentoro" helpeman pli spertan konsilanton en iu ajn profesio aŭ metio, precipe se ne temas pri formala estro aŭ trejnanto.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. repetitor/o. Privata instruisto, kiu trejnas lernanton al ekzameno.