Matora lingvo
Aspekto
Nuna versio (nereviziita)
| Matora lingvo | |
| natura lingvo • mortinta lingvo | |
|---|---|
| Motor-Taigi-Karagas | |
| Skribo | latina alfabeto |
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-3 | mtm |
| Glottolog | nucl1288 |
| Angla nomo | Mator |
| Franca nomo | mator |
Matora lingvo estas malaperinta lingvo el grupo samojedaj lingvoj de Urala lingvaro. Ĝi apartenis al sudsamojedaj lingvoj. La matora lingvo malaperis ĉirkaŭ jaro 1840. Ĝi estis parolata en suda Siberio, ĉe Sajana montaro. Pli frue ĝi estis parolata de Minusinsk ĝis Bajkalo. Tajgia kaj karagasa lingvoj estis dialektoj de matora lingvo. Matoroj asimiliĝis al turkaj popoloj (ĥakasoj kaj tuvoj).


