Marto de 2008
Aspekto
(Alidirektita el Marto 2008)
| marto | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | ||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
| 30 | 31 | |||||
| aranĝo de 2026 tagoj | ||||||
30-an de marto
[redakti | redakti fonton]- Je la 2-a horo komenciĝas en multaj eŭropaj landoj la ĉi-jara somertempo, per plifruigado de horloĝoj je unu horo. Ĝi ĉesos la 26-an de oktobro.
29-an de marto
[redakti | redakti fonton]- La horo por la tero okazas je la 20-a horo lokatempe.
27-an de marto
[redakti | redakti fonton]- Ekverkiĝis la onidira 10-miliona artikolo (kalkulante ĉiun artikolon en ĉiu lingvo en ĉiu Vikipedio) pri Nicholas Hilliard en la hungara Vikipedio (hu:Nicholas Hilliard)
24-an de marto
[redakti | redakti fonton]23-an de marto
[redakti | redakti fonton]- Formulo Unu: Kimi Räikkönen (Suomio/Ferrari) gajnas la Grandan Premion de Malajzio en Sepang antaŭ Robert Kubica (Pollando/BMW) kaj Heikki Kovalainen (Suomio/McLaren).
- En Vatikano la ĉi-jaraj paskaj solenaĵoj atingis ĝian kulminon dum papo Benedikto la 16-a parolis la tradician benon "Urbi et orbi" (al la urbo kaj la terorbito). Inter bondeziroj en multaj lingvoj de mondo papo parolis ankaŭ en Esperanto.
22-an de marto
[redakti | redakti fonton]- La kuba kontrabasisto kaj komponisto Israel "Kaĉao" López, kiu estas rigardata kiel kunfondinto de mambo, mortas 89-jaraĝe en Miamo (Florido).
- La 57-jara kandidato de la opozicia Nacia Partio (Kuomintang), Ma Ying-Jeou, gajnas la prezidentan baloton en Tajvano kun klara antaŭeco de 58,5 procentoj.
20-an de marto
[redakti | redakti fonton]- La sidloko de estro de Banko de Japanio iĝis vaka ekde 20-a de marto, pro fino de oficdaŭro de estro Fukui Toshihiko 19-an de marto. Shirakawa Masaaki iĝis anstataŭa estro.
19-an de marto
[redakti | redakti fonton]- Mortis Arthur C. Clarke, brita verkisto kaj inventisto. Aŭtoro de romano 2001: A Space Odyssey.
15-an de marto
[redakti | redakti fonton]- Dum protestoj en Tibeto oni mortigis 80 ĝis pluraj centoj da tibetanoj batalantaj kontraŭ ĉinaj policistoj.
- Proksime de Tirano (Albanujo) okazis eksploda katastrofo en municideponejo : 17 mortintoj, 300 vunditoj.
9-an de marto
[redakti | redakti fonton]8-an de marto
[redakti | redakti fonton]- Serba ĉefministro Koŝtunica demisiis.
7-an de marto
[redakti | redakti fonton]- ETA murdas eŭskan socialistan eksurbkonsiliston Isaías Carrasco. Ĉiuj partioj suspendas la politikan kampanjon por la dimanĉaj balotoj por la hispana Parlamento.
3-an de marto
[redakti | redakti fonton]- Israelo ĉesigas larĝan atakon de la Gaza-strio.
2-an de marto
[redakti | redakti fonton]- Dmitrij Medvedev iĝis elektita nova prezidento de Rusio.
