close
Saltu al enhavo

Marsiaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marsiaso
BERJAYA
satiruso Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
Originala nomo Μαρσύας
Sekso vira
Patro Hyagnis
Gefratoj Babys
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Marsiaso (latine Marsyas) estas en la greka mitologio unu el la SatirusojSilenoj el Frigio.

BERJAYA
Marsiaso (Kroměříž)

Foje li trovis fluton, kiun inventis diino Atena, sed kiam ŝi vidis, ke la ludado pufigas kaj malbeligas ŝian vizaĝon, ŝi forĵetis ĝin.

Marsiaso levis ĝin, lernis ludi kaj ekmajstris ĝin. Ĉiuj lin laŭdis, li fariĝis fiera, eĉ orgojla, kaj defiis la dion Apolonon mem konkursi pri muziko. Apolono estis ofendita kaj kolera, li starigis kondiĉon, ke la venkinto senhaŭtigos la vivantan venkiton. Dum la ludado ambaŭ ludis majstre, sed Apolono, ludanta liron, komencis ankaŭ kanti. Tion la blovanta Marsiaso ne povis imiti, malvenkis kaj estis penditita sur arbo kaj senhaŭtigita.

Liaj amikoj tiom ploris, ke iliajn larmojn sorbis la tero kaj ekfontis frigia rivero, kiu ricevis nomon Marsiaso.

La sorto de Marsiaso kortuŝis la homojn jam en la aktikva epoko, en la Renesanco kaj ankaŭ nun. Aperis skulptaĵoj, pentraĵoj, poemoj, komponaĵoj pri la tragedio.

BERJAYA
Senhaŭtigata Marsiaso
BERJAYA
Apolono kaj Marsiaso de Tiziano