close
Saltu al enhavo

Keltaj nacioj

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
La ses ĉefaj keltaj nacioj:
  •  Bretonio
  •  Kornvalo
  •  Irlando
  •  Manksinsulo
  •  Skotlando
  •  Kimrio
  • Keltaj nacioj ampleksas tiujn landojn kaj provincojn, kie hodiaŭ loĝas keltoj. Pro la etna intermiksiĝo en Okcidenta Eŭropo plejofte neeblas aserti precize, kiu estas kelto laŭ fizika aspekto. Eblas uzi scion de kelta lingvo aŭ persiston de tradicia kelta kulturo kiel kriterion. Tamen trajtoj de kelta kulturo travivis ankaŭ ekster la hodiaŭa "Keltio", precipe en Galegio (keltaj muzikiloj). Tial pli taŭga difino de "kelta nacio" estas areo, kie oni nun parolas keltan lingvon. Kvankam la manksa lingvo de Manksinsulo formortis en la 20-a jarcento, oni kutime konsideras ankaŭ tiun insulon parton de la "ses keltaj nacioj": Irlando, Manksinsulo, Skotlando, Kimrio, Kornvalo, Bretonio. La loĝantoj de tiuj areoj ofte sentas sin "parencaj" unu al la aliaj, kaj ili organizas interalie Interkeltan Festivalon de Lorient pri muziko k.s. Aparte estas tre disvastigita la nomata Kelta muziko.

    Fakta superrigardo

    [redakti | redakti fonton]
    BERJAYA
    Kylemore Abbey
    BERJAYA
    Vue du Loch Lomond
    BERJAYA
    Land's End
    BERJAYA
    Le châteaud de Dolwyddelan
    BERJAYA
    Peel Castle
    BERJAYA
    La pointe du Raz
    BERJAYA
    Rose des vents représentant les peuples celtes, en Galice
    BERJAYA
    Llanes

    Vidu ankaŭ

    [redakti | redakti fonton]