Jo Walton
Jo WALTON (naskita la 1-an de decembro 1964 en Aberdare, Kimrio) estas kimra - kanada verkistino de fantazio kaj sciencfikcio, loĝanta en Montrealo ekde 2005.
En 2004, ŝi gajnis la Mondan Fantazian Premion pro sia romano Tooth and Claw. Ŝia romano Ha'penny gajnis la Premion Prometheus de 2008. Ŝia romano Lifelode gajnis la Premion Mythopoeic de 2010.
Poste, ŝi gajnis la Premion Nebula en 2011 kaj la Premion Hugo en 2012 pro sia romano Among Others (Inter aliaj), igante ĝin unu el sep romanoj samtempe nomumitaj por la Monda Fantazia Premio, Premio Hugo kaj Premio Nebula.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]Krom la angla, Walton parolas la kimran. Ŝi diras, ke ĝi estas la gepatra lingvo de sia familio; ŝia avino estis fama kimra akademiulino kaj tradukistino, kaj ŝi studis ĝin en la lernejo de la aĝoj de kvin ĝis dek ses; ŝia gramatiko kaj vortprovizo estas je la nivelo de dekjarulo, sed ŝi ne havas problemojn kun prononco.
Plia agado
[redakti | redakti fonton]Walton verkis artikolojn kaj librorecenzojn por la retejo Tor.com, el kiuj kelkaj estis kolektitaj en la libroj "What Makes This Book So Great" (2014) kaj "An Informal History of the Hugos" (2018). Ŝi ankaŭ iniciatis *Internacian Piksel-Makulitan Teknokamparan Tagon*, kiel proteston kontraŭ la senpaga reta publikigo de literaturaj verkoj.
En 2022, ŝi publikigis originalan radiodramon nomitan "Heart's Home", bazitan sur kimra popolfabelo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Tooth and Claw (November 2003, Tor Books, (ISBN 0-7653-0264-0))
- Lifelode (February 2009, NESFA Press,[1] (ISBN 1-886778-82-5))
- Among Others (January 2011, Tor Books (ISBN 978-0-7653-2153-4))
- My Real Children (May 2014, Tor Books, (ISBN 9780765332653))
- Lent (May 2019, Tor Books, (ISBN 9780765379061))
- Or What You Will (July 2020, Tor Books, (ISBN 9781250308993))
- Everybody's Perfect (forthcoming)[2]
Serio Sulien
[redakti | redakti fonton]- The King's Peace (2000, Tor Books)
- The King's Name (December 2001, Tor Books, (ISBN 0-312-87653-X))
- The Prize in the Game (December 2002, Tor Books, (ISBN 0-7653-0263-2))
Trilogio Small Change
[redakti | redakti fonton]- Farthing (August 2006, Tor Books, (ISBN 0-7653-1421-5))
- Ha'penny (October 2007, Tor Books, (ISBN 0-7653-1853-9))
- Half a Crown (August 2008, Tor Books, (ISBN 978-0-7653-1621-9))
- "Escape to Other Worlds with Science Fiction" (short story) (July 2010, Tor Books) (included in Starlings)
Trilogio Thessaly
[redakti | redakti fonton]- The Just City (January 2015, Tor Books, (ISBN 9780765332660))
- The Philosopher Kings (June 2015, Tor Books, (ISBN 9780765332677))
- Necessity (July 2016, Tor Books, (ISBN 9780765379023))
- Thessaly, the Complete Trilogy (September 2017, Tor Books, (ISBN 9780765399007))
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Printed, according to the Salt Lake County library catalog, http://www.slcolibrary.org/ Arkivigite je 2016-10-04 per la retarkivo Wayback Machine, "in a limited hardcover edition of 800 copies"
- ↑ March Subsidiary Deals
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Jo Walton's LiveJournal (forigita la 10an de aprilo 2017; vidu la noton de Walton ĉe )
- Jo Walton's page at Tor.com, kun ligiloj al ŝiaj recenzoj
- Searchable Index of Jo Walton's Tor.com posts


