close
Saltu al enhavo

Jemini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jemini
duopo Redakti la valoron en Wikidata
Fondo 1995
Malfondo 2004
Muzikistaro
Gemma Abbey
Chris Cromby
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
BERJAYA
vdr

Jemini estis brita popmuzika duopo aktiva inter 1995 kaj 2004. Ĝi konsistis el la kantistino Gemma Abbey (n. en 1982) kaj la kantisto Chris Cromby, ambaŭ el Liverpool

Kun la balado "Cry Baby" ("Ploru karulo"), ili gajnis la nacian Eŭrovido-kantokonkurson de Britio en 2003 kaj tial rajtis reprezenti sian landon ĉe la Eŭrovido-Kantokonkurso 2003 en Rigo. Tamen, ili finis en la lasta loko kun nul poentoj. Ekde la enkonduko de la "sistemo de 12 poentoj“ (1975), kiu validas ĝis hodiaŭ, okazis plurajn fojojn en la Eŭrovido-Kantokonkurso, ke kantoj ricevis neniujn poentojn de ĉiuj landoj - kvankam tio aspektas kvazaŭ forta malhonoro kaj ŝajnas granda malrespekto al la artistoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]