Huangan

| Huangan | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| departemento-ranga urbo urbego | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 438000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 6 333 000 (2019) [+] | ||||
| Loĝdenso | 363 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 30° 27′ N, 114° 53′ O (mapo)30.45114.875Koordinatoj: 30° 27′ N, 114° 53′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 17457,2 km² (1 745 720 ha) [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Huangan
prononco, per simpligita ĉina skribo 黄冈, per tradicia ĉina skribo 黃岡, per pinjino Huánggāng estas (triaranga) milionurbo je prefektuja nivelo en provinco Hubejo en Ĉina Popola Respubliko.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 5 882 719 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]
La kuntirita urbego kuŝas sur areo 17 447 km² kaj administras 12 dividojn laŭ Jangzio. Eĝou etendiĝas en la alia riverbordo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Huangan havas historion de almenaŭ 2,000 jaroj. En tiu longa periodo la administraj limoj ofte ŝanĝiĝis.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La prefektujnivela urbego havas signifan agrikulturon, ekzemple herbokuracadajn kreskaĵojn, organikajn legomojn, maronojn, teojn, rizojn, krome gravas la brutbredado kun fiŝkaptado. La industrio kaj turismo aldonas al la ekonomio.
Edukado
[redakti | redakti fonton]En Huangan sola universitato funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]
La milionurbo estas alirebla facile trajne kaj voje, krome ŝipe laŭ Jangzio. La flughaveno funkcias en Vuhano 90 km for. Du pontoj ligas Huangan al Eĝou.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La klimato estas humida subtropika laŭ klimata klasifiko de Köppen (Cfa). La jara averaĝa temperaturo estas 18 °C kaj varias inter 14-22 °C. Jare averaĝe pluvas 1353 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed la precipitaĵo estas pli inter marto-aŭgusto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj
- muzeoj
- statuo
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
















