Hostio
| Hostio | ||
|---|---|---|
| uzo de pano | ||
| oblato • pano • religia objekto • manĝaĵo en religio | ||
Hostio[1] en kristana kunteksto estas sankta, konkrete subtila folio de tritika pano, uzata ĉe kristanaj konfesioj por praktiki la riton de la "Sankta Manĝo". En la okcidenta tradicio (romkatolikismo) ĝi estas sengista (senfermenta) rondforma pano. La celebranto benas aŭ konsekras laŭbezonajn hostiojn, kutime unu iom pli grandan por si, la aliajn por unuopa fidelulo: ĉiu ĝin manĝas por obei al la invito de Kristo kiu, dum la lasta vespermanĝo, samrite diris: “Prenu, manĝu; ĉi tio estas mia korpo (Mt 26,26)”; “Ĉi tion faru por memorigi pri mi (Lk 22,19)”. Ĉar ĉiu panformo utileblas, se mankas rondformaj panfolieroj, kaj sufiĉas por la liturgia rito, eĉ tiu akiras la signifon kaj nomon de hostio. Katolikoj, ortodoksuloj, luteranoj kaj aliaj konfesioj konsekrante la hostion intencas partopreni sakramenton, kiu laŭ ili signifas realan, ne nur metaforan, ĉeeston de Kristo.
La vorto hostio trovas siajn antaŭajn uzon kaj sencon en la klasikaj lingvoj, kie ĝi indikis buĉ-oferon.
Mito pri profanado de hostioj
[redakti | redakti fonton]Krom teologiaj traktaĵoj pri la religia valoro de la rito de la konsekro de hostio, svarmis en pasintaj epokoj popolaj rakontoj pri hostio: hostio ŝtelita kaj profanata, hostio sanganta, hostio mirakla. Specife dum la Mezepoko oftis misfamigoj pri judoj ke ili profanas hostiojn: akiras ilin ŝtele por trapiki, dispecigi, detrui ilin. Ne malofte tiuj kalumnioj instigis al kruelaj masakroj kontraŭ la loka juda loĝantaro, ekz-e la masa Rintfleisch-masakro kontraŭ judoj en 1298 en Frankonio, suda Germanio. La mito pri "profanado de hostioj" estis do grava elemento de mortiga antisemitismo en Eŭropo. En pluraj kazoj (ekz-e post masakro de la juda loĝantaro de Deggendorf, Bavario, en 1337) la lokoj iĝis kristanaj pilgrimejoj kiuj tenis la antisemitismajn legendojn vivaj ĝis la 20-a jarcento.


