Hilda Thisell
Aspekto
| Hilda Thisell | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 1-an de marto 1870 en paroĥo Överselö |
| Morto | 22-an de januaro 1939 (68-jaraĝa) en Kungsholm |
| Lingvoj | sveda • Esperanto |
| Ŝtataneco | Svedio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Hilda Karolina Fredrika THISELL, naskiĝinta CEDERBLAD (naskiĝis la 1-an de marto 1870 en paroĥo Överselö, hodiaŭ parto de komunumo Strängnäs, en Sudermanio; mortis la 22-an de januaro 1939 en paroĥo Kungsholm en Stokholmo), estis sveda esperantisto.
Ŝi lernis Esperanton jam antaŭ 1898, kaj multe kaj bone verkis traduke kaj originale dum la unua periodo de Esperanto. Ŝiaj artikoloj troviĝas en Lingvo Internacia, L'Espérantiste kaj aliaj gazetoj.
Interalie ŝi estis inter la aktoraro de la teatraĵo Edziĝo kontraŭvola de Molière, kiu havis esperantlingvan premieron en la Unua Universala Kongreso de Esperanto de 1905. Tiam ŝi ankoraŭ citiĝis je la fraŭlina nomo Cederblad, do tiam ankoraŭ ne estis edziĝinta.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Thisell el la Enciklopedio de Esperanto.


