close
Saltu al enhavo

Elke Kahr

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elke Kahr
BERJAYA
Persona informo
Elke Kahr
Naskiĝo 2-an de novembro 1961 (1961-11-02) (64-jaraĝa)
en Graz
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Elke KAHR (naskita la 2-an de novembro 1961 en Graz) estas aŭstra politikisto de la Komunista Partio de Aŭstrio (KPÖ). Ekde la 17-a de novembro 2021, ŝi estas urbestro de la stiria ĉefurbo Graz, la dua plej granda urbo en la lando. [1][2] Ricevante la subtenon de la Socialdemokratoj kaj la Verduloj, tiel fariĝante la unua virino kaj la unua komunisto en tiu ĉi posteno. [3][4]

La elekto de komunista reprezentanto al ĉi tiu posteno fariĝis evento de nacia signifo kaj estis vigle diskutita en la aŭstraj kaj eksterlandaj amaskomunikiloj. [5]

Premio Monda Urbestro 2023 (Urbestro de la Jaro 2023); aljuĝita de la Fonduso Urbestroj.

Ŝi estis adoptita en la aĝo de tri jaroj. Ŝi estis edukita en laborista familio. Ŝi laboris kiel sekretariino en banko, poste diplomiĝis ĉe vespera metilernejo.

En 1983, ŝi aliĝis al la Komunista Partio de Aŭstrio ĉar, kiel ŝi deklaris, ŝin altiris la internaciismo, kontraŭfaŝismo kaj sindonemo, kiujn ŝi vidis en la partianoj. Ŝi priskribas siajn vidpunktojn kiel marksismajn sed emfazas, ke ŝi ne sentas nostalgion pri Sovetunio. [6]

En 1993, ŝi unue estis elektita kiel urba konsiliano de Graz kaj ekde tiam ŝi kontinue estis membro de la urba konsilio, akirante mandatojn en postaj lokaj elektoj. En 1998, ŝi fariĝis la estro de la partia klubo en la urba konsilio.

De 2016 ĝis 2017 ŝi estis vicurbestro de Graz. [7][8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]