close
Saltu al enhavo

Donguan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dongguano)
BERJAYA
Donguan

emblemo

BERJAYA
departemento-ranga urbo
zhitongzi city (en) Traduki
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 523000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 466 625  (2020) [+]
Loĝdenso 4 255 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 3′ N, 113° 45′ O (mapo)23.04749113.74928Koordinatoj: 23° 3′ N, 113° 45′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 2460,08 km² (246008 ha) [+]
BERJAYA
Donguan (Ĉinio)
Donguan (Ĉinio)
DEC
BERJAYA
Situo de Donguan

Map

Alia projekto
BERJAYA Vikimedia Komunejo Dongguan [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Dongguan (ĉine 東莞市 / 东莞市, kun tonsignoj Dōngguǎn) estas prefektujnivela milionurbo en provinco Gŭangdongo en Ĉina Popola Respubliko. Ĝi situas en la suda parto de la provinco apartenanta al la delto de la Perla Rivero limanta la provincan ĉefurbon Kantono norde, Hujĝou nordoriente, Ŝenĵeno sude kaj la Perla Rivero okcidente. Ĝi estas parto de la urbaro kun pli ol 65 milionoj da loĝantoj laŭ la censo de 2020.

BERJAYA
Vojo en Dongguan

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 10466625 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
Akvovojo

La kuntirita urbego kuŝas en parte sur ebenaĵo, parte en montaro, sude laŭ la Sudĉina Maro sur areo 2465 km² 8 m super la marnivelo. Nekutima administra trajto estas, ke ĝi ne havas dividon je distrikta nivelo, sed la municipa registaro grupigas 32 dividojn je urbeta nivelo en ses distriktajn areojn. La urba registaro rekte administras kvar subdistriktojn kaj 28 urbojn. Hujĝou troviĝas 68, Honkongo 95, ĉefurbo Pekino 1893 km laŭ .

La plej fruaj spuroj de homa loĝado en la areo etendiĝas reen 5 mil jarojn. En 1839, komence de la unua opimilito grandaj kvantoj da konfiskita opio estis detruitaj en urbo, kiu nun apartenas al Dongguan. Dum la dua mondmilito la urbo funkciis kiel rezista bazo kontraŭ la okupado. Dongguan ricevis urbostatuson en 1985 kaj estis altigita al prefekteja urbostatuso tri jarojn poste. Dum ĉi tiu periodo la urbo ŝanĝis sian fokuson de agrikultura urbo al fabrikada centro.

La prefektujnivela milionurbo situas en la ekonomia zono de delto de la Perlorivero, tio determinas la industrian bazon.

La plej altnivela eduko okazas en la teknologia universitato.

BERJAYA
Stacidomo

La milionurbo fieras pri ampleksa, moderna transportreto kun flughaveno, trajnoj kaj ĉefvojoj. Honkongo estas facile alirebla aŭtobuse. En la urbego ankaŭ metroo servas.

La klimato estas humida subtropika klimato kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cwa. La jara averaĝa temperaturo estas 23 °C kaj varias inter 20-27 °C. Jare averaĝe pluvas 1893 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed la precipitaĵo koncentriĝas inter aprilo-septembro.

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
Bildoj pri urbo Dongguan
BERJAYA
Ponto
BERJAYA
Altlernejo
BERJAYA
Universitata biblioteko
BERJAYA
Banko
BERJAYA
Vendejego
BERJAYA
Pagodo


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • festivaloj
  • muzeo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans