close
Saltu al enhavo

Cigoli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cigoli
BERJAYA
Persona informo
Cigoli
Lodovico Cardi
Naskiĝo 22-an de septembro 1559 (1559-09-22)
en Cigoli
Morto 18-an de junio 1613 (1613-06-18) (53-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo pentristo desegnisto skulptisto arkitekto poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo pentrado arkitekturo vd
Aktiva en Florenco Romo vd
Verkado
Verkoj Ecce Homo 
Martyrdom of Saint Lawrence vd
vd Fonto: Vikidatumoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Lodovico CARDI (21a de septembro 1559 – 8a de junio 1613),[1] konata ankaŭ kiel Cigoli, estis itala pentristo kaj arkitekto de la fino de la periodo de Manierismo kaj komenco de la periodo de Baroko, trejnita kaj aktiva en sia ekkariero en Florenco, kaj kiu vivis la lastajn naŭ jarojn de sia vivo en Romo.

Lodovico Cardi naskiĝis en Villa Castelvecchio di Cigoli, submunicipo de San Miniato, en Toskanio, de kie eliris la nomo laŭ kiu li estas ofte konata. Dekomence, Cigoli trejniĝis en Florenco sub instruo de arda manieristo Alessandro Allori. Poste, influita de la plej elstara el la "Kontraŭ-Manierismaj" pentristoj, nome Santi di Tito, same kiel de Barocci, Cigoli lasis manierismon kaj trempis siajn pentraĵojn per ekspresionismo ofte mankanta el la 16a-jarcenta florenca pentrarto.

Por la roma patrono, Massimo Massimi, li pentris Ecce Homo[2] (nun en Palazzo Pitti). Supozite nekonate por ajna el la pentristoj, du aliaj elstaraj tiutempaj pentristoj, nome Domenico Passignano kaj Caravaggio, ricevis komisiojn de olepentraĵojn pri la sama temo. Tiu verko estis poste portita de Napoleono al Luvro, kaj estis redonita al Florenco en 1815.

Unu el liaj fruaj pentraĵoj estis pri Kaino murdante Abelon. Li poste enposteniĝis ĉe la Grand-Duko en kelkaj verkoj por la Palazzo Pitti, kie li pentris Venuso kaj Satiruso kaj Buĉofero de Isaak.

  1. Chappell, Miles L. "Cigoli, Lodovico". Grove Art Online. Oxford Art Online. Oxford University Press. Alirita la 10an de septembro, 2013.
  2. Ecce Homo de CIGOLI Alirita la 23an de majo 2020.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Wittkower, Rudolf (1993). "Art and Architecture Italy, 1600-1750". Pelican History of Art. 1980. Penguin Books Ltd. pp. 97–98.
  • Chisholm, Hugh, ed. (1911). "Cigoli". Encyclopædia Britannica. 6 (11a eld.). Cambridge University Press. p. 365.