close
Saltu al enhavo

Chantek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Chantek (n. la 17-an de decembro 1977, ĉe la regiona pri-primata esplorcentro Yerkes (nun nomata Emory) en Atlanta, Georgio, m. la 25-an de aŭgusto 2017) estis vira orangutango, kiu havis multajn intelektajn kapablojn, inkluzive de gestlingvo. Li estis instruita de la antropologino d-rino Lyn Miles. Chantek havis grstolingvan vort-provizon de pli ol 300 vortoj kaj komprenas anglan parolon kaj gestajn vortojn. Li ankaŭ faris kaj utiligis ilojn, faris artaĵojn kaj muzikon, ktp.

La vorto ĉantek en la malaja kaj indonezia lingvoj signifas "ĉarma" aŭ "bela". Devene li estis el familioj, kiu descendis kaj de sumatraj orangutanoj kaj de borneaj orangutanoj, la du specioj de la genro orangutanoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]