close
Saltu al enhavo

Antananarivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
BERJAYA
Antananarivo
(Tananarive)
urbo
BERJAYA
Antananarivo - Analakely
BERJAYA
Blazono
Oficiala nomo: Antananarivo
Kromnomo: Tana
Ŝtato Madagaskaro Madagaskaro
Regiono Analamanga
Parto de Afriko
Oceano Hinda oceano
Situo Antananarivo
 - alteco 1 276 m s. m.
 - koordinatoj 18° 56′ 00″ S 47° 31′ 00″ O / 18.93333 °S, 47.51667 °O / -18.93333; 47.51667 (mapo)
Areo 87 km² (8 700 ha)
Loĝantaro 2 200 000 (2014)
Denseco 25 287,36 loĝ./km²
Fondo 1625
Horzono OAT (UTC+3)
Poŝtkodo
Situo enkadre de Madagaskaro
Situo enkadre de Madagaskaro
BERJAYA
Situo enkadre de Madagaskaro
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
BERJAYA
Situo enkadre de Afriko
Situo rilate al Hinda oceano
Situo rilate al Hinda oceano
BERJAYA
Situo rilate al Hinda oceano
BERJAYA Vikimedia Komunejo: Antananarivo
Retpaĝo: www.antananarivo.mg
Map
BERJAYA
Antananarivo

Antananarivo estas la ĉefurbo de Madagaskaro. Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis 1 275 207 loĝantoj. Kun pli ol 2 milionoj da loĝantoj en la aglomeraĵo, ĝi estas la plej granda urbo de la lando kaj ĝia administra, komunika kaj ekonomia centro. La industrio produktas ĉefe nutraĵojn, cigaredojn kaj vestaĵojn el kotono.

La urbo estis fondita en la jaro 1625. En 1797 ĝi fariĝis la ĉefurbo de la Merina tribo. La konkeroj de reĝo Radama faris el Antananarivo la ĉefurbon de preskaŭ la tuta lando. En 1895 Madagaskaro fariĝis franca kolonio – ĝis 1960.

La nomo Antananarivo signifas Urbo de milo (arivo = mil). Dum la kolonia epoko kaj dum kelkaj jaroj post la sendependiĝo uziĝis la skribmaniero Tananarive.

Fotografioj

[redakti | redakti fonton]

Esperanto-movado

[redakti | redakti fonton]
BERJAYA
Bildkarto de la Esperanto-grupo en 1906

Jam en 1901 estis la unuaj esperantistoj en Antananarivo: P. Bourdier kaj M. Ravelojaona. En 1905 estis fondita Esperanto-grupo.

Esperantistoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]