close
Saltu al enhavo

Albertstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albertstadt
BERJAYA
komunumoparto en Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 01099
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 137  (2013) [+]
Loĝdenso 285 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 51° 5′ N, 13° 45′ O (mapo)51.0813.7575Koordinatoj: 51° 5′ N, 13° 45′ O (mapo) [+]
Alto 148 m [+]
Areo 7,5 km² (750 ha) [+]
BERJAYA
Albertstadt (Dresdeno)
Albertstadt (Dresdeno)
DEC
BERJAYA
Situo de Albertstadt

Map

Alia projekto
BERJAYA Vikimedia Komunejo Albertstadt [+]
BERJAYA
BERJAYA
vdr

Albertstadt [Albeatŝtat] estas urbodistrikto de Dresdeno, la ĉefurbo de la germania federacia lando Saksio. Ĝi kovras areon de 7,5 kvadrataj kilometroj kaj fine de la jaro 2012 havis 2817 loĝantojn. Historie la urbodistrikto iam estis unu el la plej grandaj kazernaj areon en Germanio. Ĝi ricevis sian nomon honore al reĝo Alberto la 1-a de Saksio 1828-1902), kiu en kronprinca aĝo estis armeestro en la Francia-Prusia Milito de 1870-1870 - du jarojn antaŭ la fondo de la urbodistrikto. La kvartalo estas la norda el kvin urbodistriktoj, kiuj konsistigas la "novan urbokernon", norde de la rivero Elbo kaj de la historia urbokerno ĉe la suda rivera bordo, kaj estas unu el kvar distriktoj, kiuj havas sian nomon honore al saksa monarko - la aliaj tri estas Friedrichstadt, Johannstadt kaj Antonstadt. Inter la diversaj urbopartoj, la distrikto Albertstadt kiel "armea urbokvartalo" tamen havas apartan rolon kaj historion.

BERJAYA
situo de la urbodistrikto ene de Dresdeno

La rolo de la distrikto kaj ĝia strukturo ŝanĝiĝis plurfoje. Tiel, la distrikto gastigis unu el la plej grandajn najbarecajn industriajn areojn de la urbo kaj nuntempe ŝanĝiĝis al "kultura kaj administra urboparto".

BERJAYA
eksa juĝejo, nun institucio pri labora medicino
BERJAYA
la "arme-historia muzeo" post modernisma rekonstruigo laŭ planoj de la usona arkitekto Daniel Libeskind
BERJAYA
la kazerna kirko
Garnisonkirche