close
Saltu al enhavo

Felix Dahn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Felix Dahn
BERJAYA
Persona informo
Felix Dahn
Naskiĝo 9-an de februaro 1834 (1834-02-09)
en Hamburgo
Morto 3-an de januaro 1912 (1912-01-03) (77-jaraĝa)
en Vroclavo
Etno germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Hamburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Munkena universitato
Humboldt-Universitato en Berlino Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Felix Dahn
Familio
Patro Friedrich Dahn (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Konstanze Dahn (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Ludwig Dahn (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Sophie Dahn-Fries (en) Traduki (18581873) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
advokato
biografo
dramaturgo
rakontanto
poeto-juristo
historiisto
universitata instruisto
juristo
poeto
libretisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Malfrua Antikveco Alta Mezepoko vd
Aktiva en Würzburg Munkeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
BERJAYA
BERJAYA
vdr
BERJAYA
Felix Dahn, ĉ. 1889

Julius Sophus Felix DAHN (naskiĝinta la 9-an de februaro 1834 en Hamburgo, mortinta la 3-an de januaro 1912 en Vroclavo) estis germana juristo, historiisto kaj verkisto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Estante filo de aktoro li studis inter 1849-1853 en Munkeno kaj Berlino jursciencojn, filozofion kaj historion. En 1857 li habilitiĝis Munkene pri la germana juro. En 1862 li fariĝis eksterorda profesoro tie, en 1863 orda en Würzburg. La Akademio munkena akceptis lin en 1869 kiel korespondan membron. En 1872, Dahn estiĝis ano de la klerula komitato de la Germana Muzeo de Nurenbergo kaj orda profesoro pri germana juro en Kenigsbergo. De Kenigsbergo oni vokis lin en 1888 Vroclavon. En 1885 jam li nomumiĝis sekreta justickonsilisto.

Kiel juristan fakverkiston li sin konatigis verkinte la jenon: »Über die Wirkung der Klagverjährung bei Obligationen« (Munkeno 1855), »Studien zur Geschichte der germanischen Gottesurteile« (Munkeno 1857), »Das Kriegsrecht« (Würzburg 1870), »Handelsrechtliche Vorträge« (Leipzig 1875), »Deutsches Rechtsbuch« (Nördlingen 1877), »Deutsches Privatrecht« (Leipzig 1878,1. Abt.), »Die Vernunft im Recht« (Berlino 1879), »Eine Lanze für Rumänien« (Leipzig 1883), »Die Landnot der Germanen« (Leipzig 1889). Ekster tio li prizorgis la trian eldonon de la Bluntschli-a libro »Deutsches Privatrecht« (kun memstaara prezento de komerca kaj asigna leĝaro; Munkeno 1864).

Inter liaj historiaj fakskribaĵoj menciindas: la monografio »Prokopius von Cäsarea« (Berlino 1865) kaj la ampleksa kaj jurhistoria verko »Die Könige der Germanen« (vol. 1–6, Munkeno 1861–71; vol. 7–9, Leipzig 1894–1902), krome: »Westgotische Studien« (Würzburg 1874); »Langobardische Studien« (vol. 1: Paulus Diakonus, 1. Abt., Leipzig 1876); »Die Alamannenschlacht bei Straßburg« (Braunschweig 1880); »Urgeschichte der germanischen und romanischen Völker« (Berlino 1881–90, kvar volumoj); »Geschichte der deutschen Urzeit« (ene de la kolekto »Geschichte der europäischen Staaten«, Gotha 1883–88). La verko Wietersheim-a »Geschichte der Völkerwanderung« estis prilaborita de Dahn (Leipzig 1880–81). Liaj etaj eseoj aperis kolektitaj sub la titolo »Bausteine« (Berlino 1879–84).

Tre ampleksa estas ankaŭ lia beletra produktado, en kiu li ofte malnovgermanajn temojn modernigis kaj ŝovinisme montrad. Liaj diligentaj historiaj studoj helpis la verkistan aninom en li. Majstroverko de li estis la unua historia romano »Ein Kampf um Rom« (Leipzig 1876). Ĝin sekvis: »Kämpfende Herzen« (tri rakontoj; Berlino 1878); »Odhins Trost« (1880); »Kleine Romane aus der Völkerwanderung« (1882–1901; konsistigas la libron 1. »Felicitas«, 2. »Bissula«, 3. »Gelimer«, 4. »Die schlimmen Nonnen von Poitiers«, 5. »Fredigundis«, 6. »Attila«, 7. »Die Bataver«, 8. »Chlodovech«, 9. »Vom Chiemgau«, 10. »Ebroin«, 11. »Am Hofe Herrn Karls«, 12. »Stilicho«, 13. »Der Vater und die Söhne«); krome: »Die Kreuzfahrer« (rakonto el al 13-a jarcento; 1884); »Bis zum Tode getreu. Erzählung aus der Zeit Karls d. Gr.«  (1887); »Was ist die Liebe?« (1887); »Frigga's Ja« (1888); »Weltuntergang. Geschichtliche Erzählung aus dem Jahre 1000 n. Chr.« (1889); »Skirnir« (1889); »Odhins Rache« (1891 ); »Die Finnin« (1892); »Julian der Abtrünnige« (1894); »Sigwalt und Sigridh« (1898); »Herzog Ernst von Schwaben« (1902), ĉiuj kun eldonloko Leipzig.

Krome verkis Dahn la sekvantajn epopeajn aĵojn: »Harald und Theano« (Berlino 1855); »Sind Götter?. Die Halfred Sigskaldsaga« (Stuttgaat 1874); »Die Amalungen« (Stuttgart 1876); »Rolandin« (Stuttgart 1891). Seine dramatischen Werke sind: »Markgraf Rüdiger von Bechelaren« (Leipzig 1875); »König Roderich« (1875); »Deutsche Treue« (1875); »Sühne« (1879); »Skaldenkunst« (1882), kaj la komediojn: »Die Staatskunst der Frau'n« (1877) kaj »Der Kurier nach Paris« (1883); fine la festludon »Fünfzig Jahre« (1962, ĉiuj kun eldonloko Leipzig). Eĉ diversaj operaj libretoj estas de Dahn: »Harald und Theano« (Leipzig); »Armin« (Leipzig 1880, Musik von Heinrich Hofmann); »Der Fremdling« (Leipzig. 1880); »Der Schmied von Gretna-Green« (Leipzig 1880). Sed Dahn ankaŭ estis lirikisto:: la verkon »Gedichte« (Leipzig 1857) sekvis: »Gedichte, 2. Sammlung« (Stuttgart 1873); poste: »Zwölf Balladen« (Stuttgart 1875); »Balladen und Lieder«, la tria poemkolekto »Gedichte« (Stuttgart 1878); kvara kolekto poema kune kun la edzino Gattin Therese (Stuttgart 1892); kvina kolekto (»Vaterland«, Stuttgart 1892); finfine poema antologio »Auswahl des Verfassers« (Stuttgart 1900).

Ankaŭ citendas la skribaĵoj: »Moltke als Erzieher« (kvina eldono, Vroclavo 1894) kaj la multenhavantaj rememoroj »Erinnerungen« (Leipzig 1890–1895). Lia verkaro komplete aperis sub la titolo »Sämtlichen Werke poetischen Inhalts« erschienen je Leipzig (1898–1899) en 21 volumoj. Kune kun la edzino Therese (fraŭline Therese von Droste-Hülshoff) verkis li: »Walhall. Germanische Götter- und Heldensagen« (dek dua eldono, Leipzig 1898). Ŝi sole verkis »Kaiser Karl und seine Paladine. Sagen aus dem Karlingischen Kreise« (Leipzig 1887), por kio Felix Dahn skribis la antaŭparolojn.

"Dahn 2" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 4., Leipzig 1906, p. 418-419

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]