Faringito
Aspekto
| Faringito | |
|---|---|
| tipo de malsano • simptomo aŭ signo | |
| KIM-10 | J02 (akuta, diversaj subformoj) kaj J31.2 (kronika) |
Faringito estas infekta inflamo de la faringo kaŭzata de diversaj mikroorganismoj el la grupoj de bakterioj kaj virusoj.
Simptomoj preskaŭ ĉiam estas gorĝodoloro, glutaj malfacilaĵoj, febro, malforteco kaj pligrandiĝintaj limfonodoj en ambaŭ flankoj de la kolo. La simptomaro laŭ medicina klasifiko apartenas al la sindromoj en otorinolaringologio. Ĝi laŭ la loko de la infektiĝo proksime rilatas al la tonsilito kaj al la laringito.

