Adamitiko

Adamitiko, Adamitik aŭ Adamitics (ankaŭ nomata, eble erare Adamatik) estas internacia planlingvo kreita en 1909 de hungara kuracisto Anthony De Velics (hungare Läszlöfalvi Velics Antal). Tiu projekto estas bazita sur la hungara lingvo kiu la aŭtoro kredis esti la lingvo de biblia Adamo.
La nomoj de ĉapitroj de lia libro estas: "Kiel mi trovis la misteran ŝtonon kaj la sep orajn ŝlosilojn"; "Pri la modifoj de la unua pra-radiko pap kiel kaŭzo de la formado de novaj vortoj"; "la sep oraj ŝlosiloj kaj la sep klasoj de ideoj"; krom enkonduko, vortareto kaj konkludo.
Laŭ Velics ĉiu vorto de la nuntempe funkciantaj lingvo-j devenas el 7 praelementoj de la homa pralingvo. Tiuj ĉi praelementoj estas en la ĉina do la pralingvo de la homaro estis la ĉina kaj ĉiuj aliaj lingvo originis el la ĉina. Laŭ la opinio de Velics, oni devas rekonstrui tiun ĉi pralingvon kiu — ĉar estas la komuna lingvo de la homaro, same fariĝos la komuna lingvo universala. Tiun sciencon li nomas „Adamitic“ kaj la lingvon adamitika lingvo. La principojn li komunikis en la verko: "Über die Mnemotechnik der Zukunft, Die einzige natürliche Grundlage zum leichtesten Erlernen fremder Sprachen, Ein linguistisches Testament, von Med. Dr. Anton von Velics, Budapest, 1912"[1].
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- VELICS, Anthony De, Adamitics. An essay on first man's language, Budapesto, 1914, 129 paĝoj
La projekto ricevas bibliotekan klasifikon 417.94 de Biblioteko Butler.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Der Esperantist - Numero 082, Februaro (1977)
